Kial mi inventis la “Walking'Bag”
Intervjuo kun Etsuo Miyoshi, prezidanto de la japana korporacio Swany. IN: Intervjuisto (konata loka esperantisto), EM: Etsuo Miyoshi.
IN: S-ro prezidanto,vi estas la “reĝo de la gantoj”. Ĉu vi kapablus kudri vintrajn ganton?
EM: Jes, unue mi eltranĉus kaj mia edzino Yoshiko kudrus. Antaŭ nia geedziĝo tiel ni faris en la patra fabriko, kun 40 dungitoj, sur la insulo Shikoku.
IN: NU vi administras la lorporacion Swany, kiu laborigas 2000 homojn en Ĉinio, kun vendofilio en Usono, kaj enspezoj de 60 milionoj da eŭroj jare. Kiel tio okazis?
EM: Ĝis 1964, ni ĉiu-jarfine ĉesigis la produktadon kaj maldungis la laboristaron ĝis aprilo. Por bonigi tiun staton, mi flugis al pli fridaj landoj, en Usono kaj Eŭropo, sed mi ne povis paroli la anglan; eĉ manĝon mi ne povis mendi. Finfine mi dungis interpretiston por viziti klientojn. Yiel mi ekkonsciis pri la grandegaj lingvobarieroj.
IN: Kiel vi superis ilin?
EM: Sturmintense mi ekstudis la anglan per la japana nacia radio. Dum ŝoforado mi laŭte kunparolis kun 1-horo sonbendo de J.F.Kennedy 700fojojn. La angla estas malfacila pro la pluraj signifoj de la vortoj kaj komplika prononcado: la litero A havas 7 diversajn prononcojn. Tiutempe mi ekkonis la inventaĵon Esperanto.
IN: Kiel vi renkontis Esperanton?
EM: Mi legis libron en kiu s-ro Kyotaro Deguchi priskribas sian mondvojaĝon per Esperanto. Dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulgario, li akiris premion en oratora konkurso, preskaŭ ne imageble por japano! Mi raviĝis pri Esperanto kaj decidis iam lerni ĝin.
La aŭtoro estas konata Oomatano.
IN: Kio estas Oomoto?
EM: Ĝi estas branĉo de Ŝintoismo, japana religio. Oomoto celas kunlaboron inter la religioj, do la ideo de la internacia lingvo trovis tie fekundan grundon. Ni forte kredas la instruon, ke Esperanto povas multe kontribui por la monda paco.
IN: Kiel Oomoto influis vian vivon?
EM: kiam mi estis bebo, poliomjelito lezis mian dekstran kruron. Malgraŭ la handikapo mi iun tagon kolektis kuraĝon por deklari amon al studkolegino. Ĝi estis brutale rifuzita. Tiam mi tute perdis vivemon, mi provis min mortigi. Bonŝance familianoj savis min. Tiam, miaj gepatroj instigis min asketi en la Oomoto centro, kie mi konatiĝis kun la simpla vero: “ĉiu homo havas sian gravan vivrolon”. Tiu malkovro revenigis al mi memfidon kaj kuraĝon.
IN: Ekzemple?
EM: Mi cirkulis la terglobon pli ol 100-foje kaptante klientojn per la malalta prezo, rapida livero kaj alta kvalito de niaj gantoj. Internaciiĝis la kompanio kiun ni nomis Swany omaĝe mian hejmurbon Shirotori, kiu signifas “Cigno”. Dekkelkon da jaroj poste, niaj klientoj ekaĉetis malpli kostajn koreajn gantojn. Por konkurenci ni translokis la fabrikon al Koreio en1972.
IN: Certe aperis lingvoproblemo
EM: Efektive mi obstine lernis kun privata instruisto. Ĝi estas pli facila ol la angla, tamen la studado rabis multe da tempo. Bedaŭrinde baldaŭ ekĝenis nin la severa ĉina konkurenco, kaj dum 1984-1989 ni establis 4 fabrikojn en Ĉinio.
IN: Ĉu vi ellernis la ĉinan?
EM: Ĝuste tiam mi decidis ne plu perdi tempon por lerni laŭvicajn malfacilajn lingvojn. En 1995 mi eklernis Esperanton. Mi invitis novzelandan instruistinon kaj lernadis ĉiuvespere 3 horojn ; tiam mi estis 55 jaraĝa. Laŭ mia takso mi bezonis 1/5 da peno ol por la angla kaj mi parolas ĝin multe pli bone nun. Mi savis 7 stratajn katojn kaj hundojn al kiuj mi donis esperantajn nomojn. Mia nepino parkeris ilin tuj, sed pro mia aĝo mi bezonis kelkajn horojn.
IN: Bv diru Esperante “mi amas vin”
EM: Mi amas vin.
IN: kial Esperanto estas facila?
EM: Ĝi posedas 16-regulan senesceptan gramatikon kaj logikan vortfaran sistemon, kiu ebligas krei multajn vortojn el malmultaj radikoj helpe de afiksoj. Plie ĉiu litero havas nur unu prononcon kaj la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
IN: Sed ĝi estas lingvo artefarita!
EM: “Artefariteco” apartenas al la esenco de la homeco. Ĉu eblas kritiki la homon, ke li lernis domini fajron, inventis la radon kaj aviadilojn? E-kreinto Zamenhof forbalais la malnecesajn komplikaĵojn de la naciaj lingvoj. Vi rekonos grandan parton de la vortradikoj kaj multon de la gramatiko. Ja ekde la mezepoko pli ol 1000 planlingvoj publikiĝis, sed kreskis kaj pluvivas nur Esperanto.
IN: Sed Esperanton oni devas lerni, la patra lingvo estas alproprigata senpene.
EM: El internaciaj geedziĝoj naskiĝis miloj da “denaskaj esperantistoj” kiuj aktivas en la mondo: vidu foton. Profunde pensante pri tio, mi antaŭvidas ke post kelkaj generacioj ĉiuj infanoj nature parolos E-on same kiel sian nacian lingvon – se Esperanto fariĝus monda komuna lingvo. Bezonata estas nur politika decido enkonduki neŭtralan lingvon apud la naciaj lingvoj.
IN: Sed lingvo portas kulturon. Kia kulturo kaŝiĝas malantaŭ Esperanto?
EM: Neniu Esperantisto forĵetas sian nacian kulturon. Laŭ mia penso paralele al la naciaj kulturoj evoluiĝas Esperanta kulturo. Komence, Esperanto ege radikis en Eŭropo, sed nun ĝi spegulas la kulturon de la tuta mondo. Vidu foton de denaskaj Esperantistoj, ili kreadas E-kulturon jam dum 120 jaroj. Mi aldonas, ke ĉiutage aperas novaj E-libroj; la E-muzeo en Vieno havas kolekton de ĉ. 20.000 libroj. Oni produktas multajn sonbendojn, muzik-diskojn, teatraĵojn ktp.
IN: Kiamaniere Esperanto adoptas novajn vortojn, se ĝia kreinto delonge ne vivas?
EM: Kiam Zamenhof verkis la internacian lingvon, li konstruis lingvomekanismon, kiu ebligas al ĝi memstaran evoluon. Ĝi adoptas novajn vortojn kiel ĉiu lingvo. La vorto “eŭro” - elpensita de belga Esperantisto – povas roli ankaŭ kiel adjektivo “eŭra” kaj kiel adverbo “eŭre” kio aperas en neniu alia lingvo. En pluralo ĝia formo sonas “eŭroj”. Fininto de elementa kurso povas krei tiujn vortojn.
IN: Ni premisu, ke Esperanto estas inventaĵo genia. Sed kiuj subtenas ĝin?
EM: La antaŭa papo uzis esperanton dum salutoj Kristnaskaj kaj Paskaj! Pluraj Nobel-premiitoj subtenas, ekz. Mia amiko profesoro Reinhard Selten el Germanio flue uzas ĝin. UNESCo jam dufoje rezolucie agnoskis la valoron de Esperanto sur la kampo de intelekta internacia interŝanĝo kaj proksimiĝo inter la nacioj, kaj rekomendas al la ŝtatoj membroj enkonduki Esperanton en lernejojn.
IN: Kiom da esperantistoj ekzistas en la mondo?
EM: Mi pensas ĉ. Unu miliono. Universala E-Asocio (UEA) havas ĉ. 30.000 aktivajn membrojn en 117 landoj. Post la angla, Esperanto estas la plej ofte uzata lingvo en interreto internacie. 12 radiostacioj elsendas Esperante – Vatikano, Pekino, Kubo ktp. Radio Polonia emisias siajn E-programoj jam 45 jarojn.
IN: Kie kaj kiel uni uzas E-on?
EM: Antaŭe, mi varbis E-instruiston per interreto. Ene de semajno ĉ. 100 kandidatoj el 22 landoj proponis sin. La Junulara E-organizo gvidas la t.n. “Pasportan Servon” kun 1364 adresoj en 89 landoj, kie Esperantistoj povas tranokti. En mia hejmo mi jam gastigis homojn el Svedio, Vietnamio, Pollando kaj pli ol 10 aliaj landoj. Kelkmiloj el ĉ. 70 landoj partoprenas en la Universalaj Kongresoj, tute sen interpretado: 2002 en Brazilo, 2003 en Svedio, 2004 en Pekino, 2005 en Litovio, ĉi jare en Florenco. La 72-an en Varsovio 1987, 100-jara jubileo de Esperanto, ĉeestis 5946 esperantisti.
IM: Kion oni faras dum tiaj kongresoj?
EM: Konataj profesoroj el diversaj landoj lekcias en la “kongresa universitato”, kaj abundas pintnivelaj kulturaj programeroj. Plie, kursoj, debatoj kaj ĉ. 70 aliaj eventoj okazas. Oni ĝuas familiecan etoson, ĉiu povas memfide interparoli sen komplesoj, egalrajte. La ĉeftemo de la Pekina kongreso plaĉis al mi, ĉar ĝi estis ĝuste mia vivcelo:“la lingvoegaleco en la internaciaj rilatoj”.
IM: En la monda historio fortaj nacioj ĉiam trudis sian lingvon. Nun dominas la angla.
EM: E-o montras vojon eliri tiun eraran cirklon. La anglan parolas denaske nur 7% de la homaro; por la grandega plejmulto ĝi estas tre ege malfacila lingvo. Tamen plurmiliardoj da homoj eklernas ĝin - kun plorindaj rezultoj.
Estas skandale kaj maljuste ke la plimulto de la homaro devas dediĉi sian tempon kaj energion al la longdaŭra tamen mizerrezulta studado de la angla lingvo, dum la denaske angla-lingvuloj povas dediĉi la saman tempon al profesia perfektiĝo kaj sciencaj esploroj laŭplaĉe. En Bruselo 800 dunganoncoj jare postulas denaskajn angloparolantojn. Tage kaj nokte mi pripensas kiel forigi tiun maljuston.
IM: Ĉu vi scias ke antaŭ 80 jaroj la Liog de Nacioj preskaŭ akceptis E-on kiel lernejan fakon?
EM: La tiama ĝenerala vic-sekretario, la japano Inazo Nitobe eĉ proponis E-on kiel helplingvon. Sed la franca registaro instrukciis sian reprezentanton vetoi la diskuton kaj tiel ili pretervole ebligis la postan dominadon de la angla.
IM: Mi scias ke vi tutpaĝe reklamis en “Le Monde” , Francio, “Die Zeit” Germanio, kaj “Rzeczpospolita”, Pollando, kaj aliaj EU-landoj por diskonigi Esperanton. Kio estas via celo?
EM: Antaŭ 20 jaroj la japana transport-kompanio “Jamato” aperigis tutpaĝajn anoncojn en la “Japana Ekonomia Ĵurnalo”. Tiel la popolo ekkonis pri la malliberaj transport-reguloj kaj ekfontis publika diskuto. Rezulte, la japana registaro draste liberigis ilin. Poste, la prezoj de transportado malaltiĝis je 30% kaj la livertempo duoniĝis, kio donis grandan konkurencan povon en tuta Japanio. El tio, mi kredas ke ĵurnala anonco esta la plej efika rimedo por veki la publikon pri la lingva problemo.
IN: Kiel akiri la necesan kapitalon?
EM: Pro la severa konkurenco en la gantindustrio mi ne gajnis sufiĉan profiton por E-reklamkampanjo. Do, mi profunde cerbumadis. Iun nokton en 1996 mi ricevis inspiron. Ne necesas transmeti lambastonon ĉiupaŝe, sed ĝi povas rulmoviĝi. Sekve, mi inventis bastonvalizon kun 4 ruliloj, vidu mian foton. Ĝi apogas la korpon duoble ol bastono. La inventaĵo estis patentigita en la mondo kaj fariĝis furoraĵo. Ankaŭ aktivuloj povas vojaĝi kaj butikumi per 1/6a forto ol tir-valizo kiu videblas ĉie. En 2003 la direktoraro de Swany decidis ke mi rajtas elspezi 10% de la profito de tiu “Walkin' Bag” kondiĉe ke mi rezignas al Swany la patento-rajtojn. Tio ebligas ĉi tiun anoncon en la “Eŭropa Tago de la Lingvoj”.
IN: Ĉu tian defion vi povos venki?
EM: Mi invitis ĉiujn 54 polajn kaj 13 litovajn EU-parlamentanojn kaj amaskomunikilojn, al lunĉo-debato pri lingva egaleco okazinta en hotelo Victoria en Varsovio, en la “Eŭropa Tago de la Lingvoj”, 26-an de septembro, 2004. Prelegis Nobel-premiito Reinhard Selten , la nepo de la kreinto de Esperanto L.K. Zaleski Zamenhof, kaj Eu-parlamentano s-ino M. Handzlik kiu julie 2004 elektiĝis en Pollando. Rezulte, la intenco starigi superpartian grupon por pristudi lingvan politikon en EU estis deklarita. Mi kredas, ke finfine '87% da ne-angluloj ne donos eternan privilegion al 13% da anglalingvanoj en EU.
IN: Kiel vi planas la sekvan etapon?
EM: En prestiĝaj tagĵurnaloj de novaj EU-membroj Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Slovakio kaj Slovenio publikiĝu ĉi tiaj artikoloj. Plie mi invitos la EU-deputitojn de la 6 plus Pollando kaj Litovio al Bruselo por “vespermanĝo-debato” okazonta en venonta jaro. La evento kunligos la E-favorantajn EU-deputitojn kun la novaj orienteuropaj EU-parlamentanoj.
IN: En la 1an de aprilo 2004, ĉ. 120 deputitoj (43%) de la Eŭropa Parlamento deklaris sin favoraj al Esperanto, dum ĉ. 160 elektis multilingvan sistemon, kiu fakte koncentriĝas al la angla. Tio multege efikos al via celo, ĉu?
EM: Kompreneble. Ĝis aprilo 2004 aktivis 624 EU-parlamentanoj, nun 732, post la aniĝo de 10 landoj kun 108 deputitoj. Se tiuj novaj EU membroj transpasante partiajn diferencojn kunlaborus, ili havos realan forton kapablan establi leĝan bazon por la lingva egaleco. Do, Esperanto favorantoj povus superi kontraŭantojn. Se EU adoptus Esperanton kiel komunan lingvon, tio havus grandegan reeĥon tra la mondo. Miljaraj lingvaj obstakloj fendiĝos, do ĉiuj trempiĝos en libera komunikado.
IN: Koran dankon. Mi urĝe atendas sensangajn revoluciojn lingvan kaj bastonan
Ĉi tiu intervjuo aperis je elspezo de Etsuo Miyoshi en: Pravo (Ĉeĥio), Postimees (Estonio) , Nepszabadsag (Ungario), Diena (Latvio), Dnevnik (Slovenio), en la Eŭropa Tago de la Lingvoj, Septembro 26,2005.