La nacia asocio kun sidejo en Chieti Allarme Lingua sin dediĉas jam de pluraj jaroj al problemoj de komunikado kaj al konservado de lokaj lingvaj tradicioj kaj jam de longe tre engaĝita en tiu kampo estas ĝia prezidanto Giorgio Bronzetti. La kontribuo, kiun ni prezentas ĉiokaze, nekutima por nia gazebo sed certe interesa, estas intervjuo, kiun Bronzetti mem realigis kun profesoro Claude Piron, svisa interlingvisto, kunlaboranto de Allarme Lingua. – Laŭ multaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?
– Ili eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando. Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj sed la panoramo estas malpli idilia ol oni kredas. Paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.
-La romanĉa estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en Grizono ĉirkaŭitaj plejparte de zonoj germane parolantaj. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi la lingvon oni kreis “romantsch grischun”, operacio ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen en Norvegio sed, malgraŭ tio, la romanĉa estas mortanta, kiel ŝajnas..
– Ĝenerale lingvo ne longe supervivas kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin. Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun : ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj.
– Do, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.
– Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj regionoj. Investoj en Svislando iras al germanlingvio. Kaj kreiĝas multaj psikologiaj problemoj.
– Al kiaj problemoj vi aludas?
– La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale ne pensante ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis, ofte, laborcele. En ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estos kontentigaj.
– Kial vi diras "unu el la geedzoj"?
– Ofte el la paro unu estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Ke ambaŭ estu tiel talentaj estas statistike duoble pli malprobabla.
– Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?
– Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estas tute alia. Kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.
-En eŭropaj organizoj oni uzas ĉiam pli la anglan. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?
– Absolute ne. Ĝi havigus al la anglalingvanoj nepravigeblan privilegion. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj. "English language teaching is very big business," (Instruado de la angla estas treege grava enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona Foiro de la Angla Lingvo.
– Aŭtoritatoj de Eŭropa Unio konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.
– Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj. Ankaŭ la romanĉa oficiale estas kultura riĉo nepre savinda. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj. Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas" la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.
- Por superi la lingvajn problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ia speco de Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj ?
– Ne ia speco de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur por interamikiĝi sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en la angla –ough prononciĝas laŭ kvar malsamaj manieroj en tough, though, through kaj cough). Post ses monatoj, la mezuma lernanto akiras en Esperanto kapablon komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama semajna hornombro.
– Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni perdu la kulturan riĉiĝon, kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?
– Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu solvita. Samtempe, multe da tempo liberiĝus por plu studi aliajn lingvojn.
– Ĉu vi opinias, ke la solvo "Esperanto" iam estos adoptita?
– Mi opinias jes. Estas facile objektive kompari ĝin kun la aliaj sistemoj .El tia komparo montriĝas, ke ĝi estas la sistemo kun maksimumo da avantaĝoj por maksimumo da homoj kaj kun minimumo da malavantaĝoj. Ĝia forĵeto neniam baziĝas sur kompara studo de la diversaj opcioj, nur sur neraciaj antaŭjuĝoj.
Giorgio Bronzetti
La artikolo aperis en itala taggazeto Cronaca d’Abruzzo en dato 3/12/06
TrGB
Disvastigo
Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.
Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02
Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301
Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro
Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti
Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de