La kunligo de la vortoj kulturo kaj komunikado eble ne estas unuavide klare komprenebla, ĉar kulturon ni vidas unuavice en la sfero de artefaktoj. Tamen la latina "cultura" origine signifis klerigadon, kulturadon en la senco de nobligo.

Jan Werner

KULTURO DE KOMUNIKADO

La kunligo de la vortoj kulturo kaj komunikado eble ne estas unuavide klare komprenebla, ĉar kulturon ni vidas unuavice en la sfero de artefaktoj. Tamen la latina "cultura" origine signifis klerigadon, kulturadon en la senco de nobligo.

Ĝi estas tre proksima al la latina "cultus", kiu signifas estimon kaj samtempe kulturitan kampon kaj regionon, nobligadon de spirito, de vivstilo. Kulturo de komunikado atestas pri ties kvalito.

Amaskomunikiloj de la tria milenio, bazitaj sur la elektronika principo, estas altnivelaj kaj samtempe potencaj. Uzado de tiu potenco por monologoj povas esti certagrade misa, ĉar aplikebla profite por plej diversaj personaj interesoj.

Kultura komunikado nepre devas respekti interesojn de du subjektoj de komunika akto: de elsendanto (parolanto) kaj de akceptanto (aŭskultanto). Eĉ monologa mesaĝo kalkulu kun nemuta akcepto, kun eĥo kiu kvalite ŝanĝas kaj altigas monologon al spontana dialogo. La akceptanta partoprenanto de dialogo rajtas akcepti enhavon de mesaĝo, modifi ties enhavon. esprimi sian propran starpunkton, rifuzi la enhavon, eventuale tialigi sian juĝon. Estas necese respekti la rajton je eĥo, kies formoj povas esti variaj.

Kulturo de komunikado supozas do spontanan aŭ celatan dialogon, kiu okazas helpe de lingvo, kiu per sia kultureco garantias adekvatan precizecon kaj estetikajn kvalitojn. Eblas do konstati ke kulturo de lingvo premisas kulturon de komunikado. En la sekvanta teksto estas montrite ke ĝuste la precizeco de plene naturaj lingvoj estas certa obstaklo precipe por internacia komunikado, ke ofte kaŝita troa polisemio de libere evoluintaj lingvoj povas ĝeni facilan interkompreniĝon. Planata lingvo, bazita sur naturaj lingvoj, estas celŝtupo kiun la homaro bezonas. Fakulaj esperantistoj devus tion konscii kaj al tiu celŝtupo gvidi siajn evolupaŝojn.

Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa Unio lanĉis la Eŭropan Jaron de Lingvoj 2001 kun la celo kuraĝigi la eŭropanojn lerni fremdajn lingvojn. Evidentas ke la alvoko ne akcentas la nuran teĥnologian facon de lingvo kiel interkomprenilo, sed komprenas nacian lingvon kiel komponanton de nacia kulturo kaj kiel neapartigeblan aspekton de komunikanto, same kiel de la koncerna nacia lingva komunumo. La alvoko certe agitas por pluekzisto de naciaj lingvoj.

Tamen ekposedo de dua lingvo, do fremda lingvo, ne estas akompanata de plena akcepto de fremda kulturo kaj pensmaniero. Fremda lingvo, lernita post la gepatra, estas pli-malpi nur sobra ilo por interkompreniĝi, kiu portas en si certajn barojn, se uzata en internacia dialogo.

MOTIVIGO DE ESPERANTISTOJ POR PERSISTI

Anglaj fakuloj el la sfero de lingvistiko antaŭtempe konstatis interesan realaĵon. Helpe de ekzaktaj metodoj ili elektis la 500 plej uzatajn vortojn en la angla lingvo kaj trovis ke al ili estas eble atribui pli ol 14 000 diversajn signifojn, do pli ol 28 signifojn por ĉiu vorto. Oni konscias ke tio prezentas enorman spacon por erara interpreto de ĉiu vorto. Ĉiu ja povas al kiu ajn vorto aljuĝi alian signifon. Por minimumigi la konsekvencojn de erara interkompreniĝo estas tre grava senpera kontakto, okazo meti demandojn kaj ricevi respondojn, serĉi kaj en dialogo trovi pli klaran komprenon de problemoj, aferoj, cirkonstancoj.

ĤAOSON NE EBLAS ELRADIKIGI PLENE

La estonteco elrevita sur la sojlo de la tria milenio estas markita de la anglalingva hegemonio, kiu estas, dume, relative facile akceptata de la publiko. La angla minacas fariĝi oficiala lingvo internacia. Cu indas paroli pri minaco?

En la socipolitika sfero estas iom aŭdebla modesta avertado koncerne lingvan diskriminacion de alinaciaj civitanoj kaj ties kulturoj. La motivigo por persisti nin direktu al lingva precizeco unuflanke kaj lingva elasteco duaflanke en gradoj optimumaj, distingiĝantaj de la ennatura ĥaoso. Ambaŭ, precizeco kaj elasteco, estas por bonkvalita homa lingvo necesaj. Sed kiom preciza, senpere travidebla, kaj kiom en signifoj elasta estu nia planlingvo? Respondi tiun demandon ne estas facile, tamen nian imagosenton provizore saturu konscio pri ekzisto de lingvaj stiloj. La faka stilo bezonas ekzaktecon, la simpla komunika stilo de homoj kaj la stilo publicista bezonas precizecon miksitan kun ioma elasteco de signifoj, la arta stilo, precipe ties poezia varianto, bezonas maksimuman elastecon, plursignifecon.

Unu konata aŭtoro de kantotekstoj, poeto kaj samtempe komponisto, estis en televida elsendo demandata pri tio kiel li kreas, kio lin motivigas, kio elvokas lian nostalgian tonon, kion aŭskultanto aŭdu kaj sentu malantaŭ liaj vortoj kaj tonoj ktp. La aŭtoro iom hezitis kaj post paŭzeto komencis defendi sian sekreton, sed ne nur por si mem, sed valide por la tuta sfero artista. Li iom emocie protestis kontraŭ plej diversaj kritikistoj, analizistoj, publicistoj, kiuj serĉas, renversas, trapikas, senvualigas senkompate, ja eĉ imputas al artverkoj nerealaĵojn, kvazaŭ stumpojn de siaj profesiaj ambicioj. Mi estas homo realisma kaj konsiderinde konservativa. Sekvante la TV-interparolon, mi viciĝis per mia favoro al la artisto. Tiel montriĝis mia interno. Sed ekstere, profesie, mi estas sobra tehnikisto. Nu vere, de tempo al tempo okazas en mi malfacila lukto, kutime sen venkinto kaj sen venkito.

Artisto lasas sin gvidi per la viva ritmo de naturo, ritmo esenca, tennikisto per sia maŝinritmo — ritmo ekonomia — klopodas stiri la naturon. Esperanto kiel indiferenta rimedo devas servi al ambaŭ, ĝiaj kvalitoj permesu tion. Tamen la ĝua ekvilibro de la du orientiĝoj lamas. Unuflanke interesiĝo pri la unika movado kun unikaj interhomaj rilatoj, duaflanke nura sento de neceso kaj... sterilaj paroloj pri enfaka utiligo de Esperanto.

Ci-momente mi rememoras la vortojn de elstara hungara esperantisto kaj sciencisto, profesoro Istvan Szerdahelyi, kiu en la jaro 1983 skribis: "Ne provu troseriozigi Esperanton. Lasu ĝin resti amuzaĵo, nobla ludo, ĝuo. Ne faru el ĝi sciencon, ĉar per tio ĝi perdos sian naivan ĉarmon. Lasu ĝin esti la revlando de tiuj kiuj serĉas siajn perditajn iluziojn, aŭ ne sukcesis en la vivo kontentigi siajn ambiciojn."

Jen la dilemo. Ĉu la kvietigaj vortoj de la sciencisto prave kaj juste taksas la esencan rolon de la lingvo internacia? Ĉu la mesaĝo konformas al la strebadoj de la aŭtoro de Esperanto? Plej verŝajne la naiva ĉarmo de la Esperanto-movado estas nuntempe grava fenomeno kiu restigas multajn "sub la signo de la standardo". Sed el la vidpunkto de la perspektivoj de la lingvo internacia ne estas prudente ke la movadon gvidu samideanoj kiuj "ne sukcesis en la vivo kontentigi siajn ambiciojn". Estas necese direkti niajn agojn al lingva kaj komunika perfekteco, al vera kulturo de dialogo kaj komunikado ĝenerale.

Tamen, en nia vivo kaj en la tuta naturo estas absoluta perfekteco kaj ordo neatingeblaj. Ekzakta ordo estas konstrukto de la homa racio, simile kiel infinito kaj ortangulo en matemati-ko. Sed la naturo enhavas nenion tian. Al ideala ordo ni povas proksimiĝi nur asimptote, sen povo kun ĝi kunfandiĝi. Estas utile observi ĉion ĉirkaŭe en la naturo.

Dum jarcentoj la homo klopodis malkovradi ordon en ĉio, en trajektorioj de ĉielaj korpoj, en leĝeco de interagoj de la plej etaj kosmaj partikloj, en klimato, en sociaj rilatoj. La celata orditeco estis bezonata por plej diversaj aplikoj kaj por ebligi prognozadon. Sed la rezultoj ne estis ĉiam sukcesaj. Ekzemple en fiziko estas trovata neordo, kiu estas eksplikata per granda nombro de t.n. gradoj de libereco, aŭ per enorma nombro de partikloj. En komplikaj naturaj evoluprocezoj povas aperi momentoj kiam situacio estas sendecida, kiam du vojoj havas la saman probablon de plua evoluo, sed kun tute malsamaj rezultoj. La sciencistoj Jean-Pierre Eckmann kaj Maurice Marshal la problemon tiel ĉi komentis: "la tasko de haoso en fiziko kaj ĝenerale en nia mondo ankoraŭ ne estas kontentige eksplikita. Sed unu trajto de la afero estas klara: inĝeniaj progresoj de la teorio pri dinamikaj sistemoj, kiuj instigis formulon de nova scienco pri malordo, ebligas skizi ke neorditeco ekzistas kaj meritas nian intereson. Gi formas parton de la kosma riĉaĵo, pri kiu ni kredis ke ĝi povas daŭri nur en perfekta simetrio kaj orditeco laŭ rigoraj reguloj. " Cetere, laŭ la dua leĝo de termodinamiko spontanaj ŝanĝiĝoj en izolita sistemo direktas al maksimuma ĥaoso.

Homo, kiel unu el la fenomenoj de la naturo, estas kreaĵo komplika, akompanata de nenormigitaj korpaj kaj spiritaj karakterizaĵoj en la senco de la plej alta individualismo. Natura homa lingvo reflektas homon. Natura lingvo havas primaran taskon efike transdonadi informojn, mesaĝojn, ideojn, opiniojn, starpunktojn, emociojn ktp. inter homoj. Uzantoj de lingvoj tiel komunikas. La komunikado okazadis nepre pli frue ol iu formulis lingvosciencon, interalie teorion pri sistemo kaj strukturo de lingvo, kaj komencis studi leksikon. Estas klare ke modernaj teorioj pri lingvo ne povas forigi historiajn lingvajn implikojn. Eĉ normigaj kaj kodigaj klopodoj de saĝuloj ne povas laŭ ties gusto ordigi etnajn lingvojn. I.a rilato inter homo kaj ties natura lingvo memorigas la plej adekvatan analogion inter genetikaj kodoj kaj homa lingvo. Albuminoj estas produktataj helpe de komplika koda sistemo entenata en molekuloj DNA. Ili ne estiĝas en pure fizikaj kaj hemiaj procezoj, sed kreiĝas laŭ anticipe fiksita formulo de bazaj komponantoj DNA. Jeremy Campbell opinias ke "la naturon ni plu ne povos vidi kiel nuran materion kaj energion... Estas bezonata tria komponanto, kiu estas necesa por ĉiu ekspliko de la mondo kiu pretendas esti kompleta... La naturon oni povas interpreti sole kiel materion, energion kaj informon". Sed la homa racio estas inventema, tial apud la lingvoj naturaj ni agnosku lingvojn kiuj estas prezentataj kiel pli aŭ malpli artefaritaj, kaj kiuj povas certagrade eviti naturajn implikaĵojn. Estus do eraro de esperantistoj puŝi Esperanton en la vicon de naciaj lingvoj.

La staton de Esperanto el la vidpunkto de implikaĵoj ni sekvu sur la kampo de semantiko, kiel ni komencis supre ĉe la "motivigo por persisti", konatiĝante kun la problemo en la angla.

INTERNACIA LINGVO ESTU PRECIZA KAJ SIMPLA

Pro nia subkonscia profunda enradikiĝo en la gepatra lingvo kaj kulturo ni al Esperanto kunportas nian rutinan pens-manieron inkluzive de nia nocia kampo. Pluraj idiomaĵoj envenis niajn internacilingvajn vortarojn kiel pseŭdoelementoj. Demonstre ni observu du vortojn, kiuj grave rolas ĝuste en terminologio: signifo kaj senco (de vorto). Ni turnu nin al la Unua Libro de Esperanto, ĉar ambaŭ vortoj estis tie de Zamenhof prezentitaj kaj ties signifo estas tie montrita per kvin nacilingvaj ekvivalentoj — vidu la tabelon:

ESPERANTO

Franca

Angla

GERMANA

RUSA

POLA

senc'

sens, acception

sense

Sinn

smysl'

znaczenie,

sens

signif'

signifier

signify, mean

bezeichnen, bedeuten

oznaĉat

oznaczaĉ

La fakto ke por la dua nocio Zamenhof elektis la verban kategorion, ne estas grava. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto en la § 286 instruas ke ĉe verbaj radikoj la o-finafo signifas unuavice:

la nomon de ago: bato (la ago bati), skribo (la ago skribi);

sed ĝi povas per sia senco "kio estas, ekzistas" ankaŭ "ideigi" la esprimon, signante tiel ne aktualan agon, sed kvazaŭ abstraktan koncepton: amo, danco, kulturo. La nomon de la aktuala ago oni esprimas tiaokaze per -ado: amado, dancado, kulturado.

"Signifo" do estas ideigita formo de la verbo "signifi". Eksterordinare grava estas Ia konstato ke Zamenhof en la Unua Libro ne konsideris "sencon" kaj "signifon" kiel sinonimojn. Tion atestas la kvin nacilingvaj ekvivalentoj.

Naciaj lingvoj estas forte polisemiaj, kio instigas lingvistojn starigadi sinonimajn vortarojn kun sinonimaj serioj ligitaj al unuopaj signifoj de vortoj. Post kapvorto sekvas numero de supozata signifo kaj, post tiu vorto aŭ priskriba formo nocie dominanta en la serio, sekvas esprimoj sinonimaj, parencaj kaj fine proksimaj. Ni provu apliki la metodon al la esperantaj vortoj "senco" kaj "signifo". Ni procedu nur simple demonstre, helpe de empirio kaj intuicio, eluzante ankaŭ la Plenan llustntan Vortaron:

senco 1. maniero, kiel vorto estas komprenota; (idea) enhavo, signifo;

2. kvalifiko (karakterizo) de io (senco: propra, figura, metafora, strikta,

larĝa, jura, religia; malsama, neklara, plurobla k.s.); valoro, takso (el

PIV 1: ...perdi sencon kaj valoron);

3. (en mehaniko, trafiko) direkto de forto, movo (PIV 2);

4. (en matematiko) kalkulo de kvantoj (plus, minus) (PIV 3);

5. (en trigonometrio) mezurado de arko (PIV 4);

6. (en tehniko) direkto de rotacio (PIV 5).

signifo 1. esenca kaj kerna ideo montrita de io (de vorto), (idea) enhavo.

Rimarko: En PIV estas jene montrita alafera rilatigo de traktataj

vortoj: oni povas paroli pri la signifo de signo, sed ne pri ties senco.

2. valoro, graveco; atingopovo.

Sinonimaj serioj de la anglaj kaj germanaj ekvivalentoj estas multe pli riĉaj, ekzemple ĉe sense kaj Sinn aperas sinonime, kvazaŭsinonime kaj parence (sub pluraj signifoj) ankaŭ senso, sento, menso, konscio, animo, spirito, penso, racio, prudento, intenco, opinio, juĝo, kapablo juĝi/taksi, emo, komprenemo k.a. Eĉ baza terminologia dokumento, la malnova internacia normo ISO 1087:1969 (Vocabulary of terminology) enhavas apud si la anglajn sinonimojn aŭ kvazaŭsinonimojn meaning; significance; sense (of a term) kun la komuna ekspliko: Nocio respondanta al iu termino. La ISO-normon el la anglalingva originalo tradukis en Esperanton Conrad Fisher (Usono) kaj poste Rüdiger Eichholz (Kanado). Ambaŭ en la traduko uzis: signifo; senco (de termino).

Signifo kaj senco estas nomoj de ĝeneralaj fakaj nocioj, komunaj por logiko, lingvistiko, matematiko k.a. Estas malfacile ilin difini, interalie pro tio ke ili apartenas ankaŭ al la komuna leksiko kaj estas frekventataj en ĉiuj funkciaj stiloj de la eŭropaj lingvoj. Antaŭ ol formuli konkludon ni ankoraŭ traktu la sekvatan vort-duopon.

Signifo en filozofio estas rilato inter vortoj kiel simbolo kaj objekto. En la terminologia literaturo signifo estas enhavo de faka nocio esprimita per termino. Se ni konsentas ke nocio estas objekto de pensado, kiu kutime formas enhavon de termino, kaj ke la enhavo estas la sumo de karakterizaĵoj kumulitaj en unu nocio, direblas ke en terminologio estas signifo egala al nocio. Por la celoj de terminologio tia simpligo sufiĉas, pri tio asertas ankaŭ la supre menciita ekspliko laŭ la ISO-normo 1087. Kiu deziras esti lingvistike pli preciza, tiu povas signifon de vorto aŭ termino kompreni laŭ Jan Horecky: Signifo estas propreco de lingva rimedo reflektanta rilaton inter la reflekto de objektive ekzistanta objekto en la konscio de parolantoj kaj la stabiliĝinta sinsekvo de fonemoj (resp. unu fonemo) en donita lingvo.

Senco estas ofte eksplikata kiel signifo, sed tia ekspliko ne kontentigu nin. Atentinda estas la ekspliko en PIV: Senco estas maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota. Se ni akceptas la ideon ke signifo estas nocia enhavo de termino kaj senco ne estas la enhavo mem, ni povas aserti ke senco karakterizas (kvalifikas) la enhavon, sed ne identiĝas kun ĝi. La radiko "senc" aperas ofte en adjektivaj formoj: unusenca, plursenca. Oni povas trovi ilin en Ia tradukoj de la ISO-normo 1087, ankaŭ en la vortaroj de E. D. Krause estas la adjektivoj unusenca, dusenca, plursenca, kvankam la germanlingaj ekvivalentoj havas tie la formon eindeutig, ziveideutig, mehrdeutig. Prave oni atendas ke al

tiuj formoj en la faka stilo respondas la formoj unu-, du- kaj plursignifa.

Plursignifeco prezentas la rilaton nocio-termino, ĉe kiu identaj nomoj ampleksas plurajn nociojn. Gi aperas en la formo de polisemio kaj homonimio. Dum la polisema termino havas du aŭ plurajn interdependajn signifojn (ekz. kapo de animalo, kapo de najlo aŭ ŝraubo, kapo de ŝtato k.s.), homonima termino indikas du aŭ plurajn, neniel interligitajn nociojn (ekz. ero: parto el tuto, jarkalkulo |erao|). El la priskriba nomo "plursignifa termino" klare fontas la informo ke koncerna termino havas plurajn signifojn, kiujn en la faka lingvostilo estas rekomendate ne intermiksi. Fakuloj mem devus klopodi ke en terminaraj normoj polisemiaj kaj homonimiaj esprimoj estu atente prijuĝataj kaj sinonimoj ĝenerale ekskludataj, ĉar ili estas probabla fonto de miskomprenoj. En terminologia normigo devas esti plenumita la postulo de mononimio (nur unu termino estas atribuita al unu nocio). Tamen, en priskriba kolekto de terminoj, precipe en netehnikaj fakoj, la strikta terminologia normigo povas esti neaplikita.

SEMANTIKA KAMPO

Nun konvenas rigardi ĉu unu signifo kaj unusignifeco estas homogena fenomeno. Ni povas helpi nin per kategorio nomata semantika kampo. Semantika kampo etendiĝas preter ĉiuj lingvoj kaj unuopaj lingvoj ĝin segmentas helpe de siaj leksikaj unuoj. En konkretaj lingvoj ĝi estas ofte segmentata malsame. Tiun fakton subtenas ofta semantika nelimigiteco de nocioj, ties variado karakterizita per kontinueco de la kampo. Kiel ekzemplon ni prenu la naturan lumon malkomponitan al la suna spektro.

Lumo estas elektromagnetaj ondoj longaj 390-770 nanometrojn (1 nm = 10 m). Sub tiu longo estas ultraviola (UV) radiado, super ĝi infraruĝa (IR) radiado. La kolora spektro estas plene kontinua kaj apartigo de unuopaj koloroj estas pli-malpli subjektiva. Depende de la ondolongo ni povas la kontinuan kampon de koloroj en Esperanto segmenti tiel ĉi:


UV - viola - blua - verda - flava - oranĝa - ruĝa - IR

390 430 490 570 600 610 770 nm


La menciitaj ondolongoj estas konvenciaj, la naturo ilin neniel determinis. En la suna spektro, kiel jam dirite, koloroj transiras kontinue, sekve do nepercepteble de unu al alia. La disdivido de la spektro je la bazaj koloroj estas relativa. En eŭropaj lingvoj estas 4 — 6 nomoj por la bazaj koloroj. Iuj afrikanoj "vidas" nur 2 — 3 bazajn kolorojn, ekz. la ruĝan-flavan (varman) kaj verdan-bluan (malvarman).

Se ni prenas la nocion "verda koloro", ni devas konscii ke ekzistas infinita nombro de verdaj koloroj, ke la verdeco ekzistas en multegaj nuancoj. Ju pli proksimiĝas ondolongo al la suba konvencia limo 490 nm kaj al la supra konvencia limo 570 nm, des pli kaj pli da observantoj deklaros ke jam la koloro ne estas verda, sed sube blua kaj supre flava. En la transira momento la nomoj verda kaj blua sube kaj la verda kaj flava supre funkcios kiel sinonimoj, ĉar ambaŭ estos por la koncerna kolornuanco uzeblaj. Ni konsciu ke la transira momento karakterizita per sinonimio estas limo de la signifovariado kaj la sojlo de nova signifo. La nuancoj de la verda koloro estis variantoj de unu signifo kaj unuopaj varioj estis kvazaŭ sencoj de unu signifo aŭ, direblas ankaŭ, specoj de unu genra nocio.

Ĉe aliaj signifoj la variado ne estas tiel escepte demonstra kiel ĉe la koloroj. Sed ni povas preni kiun ajn ĝeneraligitan nocion kaj ni trovos ĝian semantikan kampon kun ties centro kaj periferioj. Ekzemple la nomo "tablo", apartenanta al komuna leksika ebeno kaj samtempe al meblista terminaro. Laŭ la kriterio de formo ĝi estas meblo konsistanta el plato, subportata per unu aŭ pluraj piedoj, aŭ per tabuloj sur du aŭ tri flankoj (PIV). Pri "stablo" PIV diras ke ĝi estas metitablo kaj ankaŭ nur subportilo, do jam ne tablo, sed tresto menciita en la Esperanta Bildvortaro de R. Eichholz. Por tablo - stablo - tresto ni povas konsideri unu semantikan kampon. En Esperanto ĝi estas tre nesufiĉe segmentita, ĉar pres-kaŭ mankas la faka aplikado de la lingvo. Tiun aserton mi povas demonstri ekzemple helpe de la germana kaj angla lingvoj:

En gisejo: Giesstisch moulding bench

En serurista metiejo: Werktisch, Werkbank work bench

En radio kaj TV-elsendejo: Tonmischpult re-recording console

En regadejo: Steuerpult control desk

En la angla ĉi tie ne aperis la vorto table, kvankam en metioj ĝi estas uzata ankaŭ. La angla segmentas la kampon de tabloj-stabloj ankaŭ per rack, board, panel, iufoje ankaŭ per platen, slab, chariot. En Esperanto tia specigado mankas. Aŭtoroj kaj tradukantoj kutime segmentas la kampon mem laŭ sia propra nacilingva sperto kaj konsidero. En la komuna lingvo tio ne gravas, en la faka funkcia stilo tia stato estas grava manko, gvidanta al nesufiĉa interkompreno.

Vorto povas havi serion da interdependaj signifoj — tiukaze ni parolas pri polisemia variado de signifo. Gi estas ofta en komuna leksiko. En la faka leksiko ĉi tiu fenomeno estas problema, solvenda singardeme. Sed malgraŭ la deziro, ankaŭ ĉi tie sporade ekzistas terminoj plursignifaj kaj plursencaj. Termino kiel nomo de unu nocio kovras parton de certa semantika kampo, en kies amplekso koncerna nocio varias laŭ nuancoj kaj koncerna termino varias laŭ senco, ne Iaŭ signifo. Semantika kampo estas disigita nocioenhavo, pense etendita enhavo de nomo karakterizita per la logika spektro de la nocio, fakte per la sumo de ties karakterizaĵoj.

En la faka funkcia stilo estas limoj de semantika kampo de ĉiu nocio donitaj konvencie. Interne de la limoj la signifo permesas nur sencajn deviojn. En la momento, kiam ni transpaŝas la konvencian limon, ni okazigas signifoŝanĝon, ni venas al nova nocio, kiu postulas novan nomon.

El la donitaj ekzemploj eblas dedukti ankoraŭ unu konstaton: La rilato inter la vortoj "signifo" kaj "senco" estas specifa en ĉiu unuopa lingvo. Vario, kiu en unu lingvo prezentas novan signifon, en alia povas esti nur senca vario de unu signifo. Estas do necese ke la planlingvo Esperanto pli serioze okupiĝu pri konstruo de sia aŭtonoma faka stilo kaj leksiko ne per deklaroj, sed per agoj.

LINGVO DE SCIENCO KAJ LINGVO DE POEZIO

Scienco sin direktas per la principo ke ĉiu frazo, propozicio, ankaŭ ĉiu vorto havas unu logikan signifon. En poezio ankaŭ aperas klaraj kaj konkretaj ideoj, sed ili ne estas kaj eĉ ne povas esti esprimitaj per vortoj senigitaj de ĉiuj marĝenaj proprecoj, kaj tute ne per vortoj elektitaj tiel ke ili ne ebligu pli ol unu komprenon. Male, poezio estas karakteriza per maksimumo da signifoj kaj interkoneksoj de vortoj. Tio okazas ne nur por konservo de la interna poem-libero, sed ankaŭ pro pli alta komunikemo kaj libereco de legantoj mem. Tasko de vortoj en poemo estas elvoki certajn parencajn, analogajn aŭ paralelajn ludojn de sentoj, ideoj kaj interesoj, gvidi akceptanton almenaŭ por momento en similan situacion, kiu liverus propran personan sperton kaj respondon. Oni tion povas nomi la mistero de poezia komunikado. Diference de tio la scienca komuniko esta taskita per celo transdoni al leganto, ankaŭ al kolektiva, anonima banko de sciencaj datumoj, unusencan informon pri unu projekcio de certa aspekto de la realo.

Tamen, pravis George Orvvell en sia deklaro ke "neniu libro super la nivelo de trajnhoraro povas plene eviti la estetikajn konsiderojn". Estas diferenco inter altkvalita scienca literaturo kaj artikoloj ripetantaj konatajn kaj enuigajn faktojn. Simile ni povas konstati diferencon inter abrupta poemo kaj pigre fluantaj nekomunikivaj strofoj. Mezuri la kvaliton de verko signifas serĉi kaj trovi, malkovri almenaŭ ion etan, kiu restas kun ni ankaŭ por tagoj estontaj kaj reaperas en novaj koneksoj.

KONKLUDO KAJ STRATEGIO

Internacia komunikado, kiu estas plenumanta altan kvaliton, bezonas por tia interhoma okazigado unue perfektan rimedon, kiu estas samkategoria, do internacia, due komunumon, kiu la rimedon perfekte regas. El tia teĥnologia vidpunkto Esperanto la rolon teorie povus bone plenumadi, se ĝi:

• ne estus restigita al pure natura evoluo, sed kulturata kiel speciala lingva kategorio, kiel planlingvo,

• estus altnivele regata de la membroj de la esperantista lingva komunumo.

Estas necese ĉiam konscii ke homoj ekde infanaĝo akiras sperton obeantan internan konekson de komunikaj faktoroj en la gepatra lingvo, sperton pri la komunika valoro de lingvaj esprimrimedoj evoluintaj nature. Tiun pragmatan sperton oni akiras en la sfero de unu lingvo kaj de unu kulturo. La etnaj lingvoj estas karakterizaj per plenumo de la lokaj kondiĉoj, sekve ankaŭ per la ĝenerala konscio de kodifaj reguloj. La komunikantoj respektas ilin ĉu konscie, ĉu nekonscie. La pragmata sperto estas rezulto de globala socia kaj kultura evoluo de ĉiu lingva komunumo.

Planlingvo teorie povas ekzisti sen homa komunumo. Esperanto tamen havas propran lingvan komunumon, sed ĝi diferencas disde la komunumoj etnolingvaj. Esperanto estas uzata paralele kun multaj naturaj lingvoj, esperantistoj formas nehomogenan komunikan komunumon, kiu estas speciala tipo de unulingva komunumo kun pluraj nacilingvaj bazoj. Sur la fono de la nehomogeneco estas evidenta malhavo de la samaj pragmataj spertoj, estas eksplikeblaj pluraj tendencoj kondukantaj al naturalismaj solvoj en la lingvo Esperanto, al kontraŭplana kaj individualisma aktivado de fakaj specialistoj en komunikado de nocie novaj informoj.

El la montrita problemo de komunuma nehomogeneco fontas certaj taskoj por formuli novan strategion de la Esperanto-movado. En la Strategia laborplano de UEA 2001-2010 estas multo pozitiva. La proklamitaj Komprenigo, paroligo, utiligo de Esperanto estas necesaj, ĉar ĉiam ni spertas stagnon de la lingva scipovo en la nivelo de baza kurso. Sed malgraŭ la pozitivoj, en la laborplano mankas profunda analizo de movadaj malfortoj, surbaze de kiu estus formulita la logika komplekso de sanigaj aranĝoj. En la laborplano mankas elementoj, pri kiuj en 1997 parolis la prezidinto Humphrey Tonkin. Lia elnombro de movadaj malfortoj enhavas ses faktorojn, inter kiuj unualoke estas amatoreco en la agado por Esperanto, trialoke manko de kunordigo ene de diversaj organizaĵoj. Koncerne la unuan "malforton" eblas rezoni ke en la movado estas ankaŭ profesiuloj, sed estas necese veki kaj akcepti ilian iniciatemon. Krome estas konate ke diletanto en bonaj kondiĉoj povas akiri nivelon vere profesian. La trian "malforton" ni konsideru escepte grava. En la movado aperadis kaj aperadas multe da perfektaj ideoj, relative multe da kapablaj homoj, el inter kiuj pluraj fordonas al la movado palpeblajn rezultojn de sia bonvola laboro kaj genio. Sed, spertoj tion atestas, preskaŭ ĉiuj utilaj ideoj kaj promesplenaj faroj de kapabluloj malaperas preskaŭ sen registro de almenaŭ ties spuro. Strategio de la movado lamas, ĉar ĝi ĝenerale ne solvas profesie la organizan kaj kunordigan facon de sia entreprenado. Jes, la naturo estas en ni, ĥaoson ne eblas elradiki plene.

En la tuta historio de internacilingva evoluo, do ne nur en la esperantista, estas konstatebla altgrada individualismo. La esprimita akcento al organiza kaj kunordiga plifortiĝo, orientita unuavice al la subevoluinta faka stilo de la lingvo internacia, estu unu el la prioritatoj de la movado. La supre enmetitan cerbumadon pri "signifo" kaj "senco" vidu kiel grajneton en amaso da faklingvaj problemoj, sen kies solvo la proklamata planiteco de Esperanto estas nur falsa reklamŝildo por la homamaso. Por homoj, kiuj havas aŭ povus havi potencialan intereson pri internacia lingvo pli taŭga ol estas la polisemia angla mondlingvo, estas necese prezenti faktojn.

Marto 2001

milenio = jarmilo konstrukto = idea kreaĵo

tialigi = motivi polisemio = (speco de) plursignifeco

Tiu ĉi eseo gajnis Ia premion Luigi Minnaja en Belartaj Konkursoj de UEA 2001 kaj aperis en Esperanto de UEA en la sama jaro.


Disvastigo

Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.

Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02

Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301

Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro

Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti

Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. al kiu oni povas turni sin por aliĝi aŭ malaliĝi.