La uzado de Internacia Lingvo sur la scienca kampo*)
de Prof. D-ro Giorgio Canuto (Italujo)
Ŝatataĵ geaŭskultantoj !
Se vi eniras la korton de la Torina Universitato, vi povas vidi memortabulon, sur kiu oni legas ke via samurbano Erasmo, la mondkonata Erasmo el Roterdamo, en la jaro 1506, en la Universitato de Torino doktoriĝis pri Teologio.
Tio povis okazi ĉar en tiu tempo ĉiuj Universitatoj uzis la saman kaj nuran lingvon, la latinan, kaj tiam la nederlandano Erasmo, kaj la profesoroj, el kiuj ajn landoj ili estus, povis interkompreniĝi kiel samlandanoj.
Tiu uzado de la latina lingvo inter la kleruloj de la mezepoko estas al ĉiu konata, kaj ofte oni citas ĝin kiel enviindan staton. Sed ne ĉiuj scias kiel tia ĝenerala uzado de la latina lingvo malaperis, por lasi sian lokon al la naciaj lingvoj.
Ŝajnas ke la unua kiu interrompis la tradicion estis Bombast von Hohenheim, kromnomita Paracelsus, kiu komencis en siaj lecionoj uzi la germanan lingvon. Certe unu el la unuaj, kiuj skribe uzis nacian lingvon, estis la tre fama italo Galileo Galilei, certe ne pro nescio, ĉar li skribis en 1510 ankoraŭ en la latina lingvo, sed ĉar li estis vere konvinkita, ke la malnova lingvo ne plu taŭgis por la modernaj ideoj.
La latina lingvo vivis dum la mezepoko, tute specialan ne naturan vivon, kiel ilo de tiu kultur-trezoro literatura filozofia, religia, kiu disvastiĝis tra la tuta Eŭropo post la falo de la Romia Imperio, kvankam ĝi ne plu estis vivanta lingvo ligita al ĉiutaga uzado de popolo. Sed kiam la homaro havis ion novan por diri, por aldoni al tiu antaŭa kulturtrezoro, jen ke la malnova lingvo plu ne sufiĉis. Kaj tio fakte komencis precize en la plej novaj kampoj de la kulturo, la sciencaj branĉoj de la matematiko kaj de la fiziko.
Kaj tio restas unu el la plej gravaj motivoj pro kiuj tute absurda estas la ideo, de tempo al tempo reproponita, ke la latina lingvo povus ankoraŭ esti uzata en la scienca kampo kiel internacia lingvo.
Cetere oni povas pridubi ke la latina lingvo havis rolon de internacia lingvo ĝenerala, tutmonda, kian oni nun bezonus kaj kian nun oni atendas.
Sufiĉas pensi, ke kiam Erasmo doktoriĝis en Torino, Ameriko ankoraŭ ne estis Ameriko, sed nova kontinento malkovrita nur depost 14 jaroj, tute nekonata estis la plej granda parto de Afriko kaj en la Mediteraneo mem, dum longa tempo regis la influo de la greka lingvo kaj de la araba, precipe en la plej modernaj kampoj de kemio kaj medicino. Kaj kion diri pri la malproksima oriento, pri la granda influkampo de la miljara kulturo Cina ?
Se ni do bone objektive konsideras la aferon, ni vidas fakte, ke ĝis nun neniam en la mondo ekzistis vera komuna lingvo por ĉiuj kleruloj.
La latina lingvo estis la kultura lingvo, dum kelke da tempo, de la limigita teritorio, kie disvastiĝis la kristana religio.
Kio okazis post la forlaso de la uzado de la latina lingvo en la tempoj al ni pli proksimaj, estas ĝenerale konate.
Dum komence ludis grandan rolon la franca lingvo, poste en multaj kampoj superregis la germana, kaj nun en la lastaj tempoj ŝajnas pligrandiĝi la graveco de la angla, precipe pro la influo de Ameriko.
Tiel proksimume antaŭ 50 jaroj, antaŭ la unua granda milito, mia patro povis diri al mi : "Kara filo, se vi volas havi en la manoj la necesajn ilojn, por vin dediĉi al superaj studoj, vi devas eniri en la Universitaton scipovante tralegi, rapide kaj flue, tekstojn en franca kaj germana kaj angla lingvoj". Se oni aldonas ke ni italoj senpene povas kompreni tekstojn en hispana kaj portugala lingvoj, vi vidas kiel la konsilita studado donis fakte al mi bonan ilaron, por povi rekte preni la infor-mojn necesajn en la ĉefaj revuoj kaj lernolibroĵ de la mondo, kio estas unu el la unuaj necesoj de la lingva uzado en la scienca kampo.
Tamen ankaŭ per tiu sufiĉe vasta kono, (kiun mi nuntempe malofte konstatas inter la junuloj studantaj en Universitato, eble pro la amaso de konoj, kiujn ili devas studi por la aliaj fakoj, kiuj intertempe multe kreskis) restis ĉiam granda kvanto da verkoj tute ne esploreblaj : en la nord-eŭropaj lingvoj, en la slavaj, inter kiuj nun estas precipe grava la rusa, kaj ankaŭ en la aliaj orientaj lingvoj de la turka ĝis la japana.
La situacio do fariĝis ĉiam pli kaosa kaj malfacila. Krome en la scienca aplikado de lingvoj ne estas nur necese scii legi la tekstojn, kiuj utilas por la informado, sed de tago al tago, ĉiam pli oni bezonas lingvojn por la rekta persona kontakto inter la sciencistoj, ĉar ili tute simple kunvenas en kongresoj por kune diskuti la problemojn, ĉar ili vojaĝas de unu lando al la alia por prelegi pri siaj eltrovoj aŭ por lerni en fremdaj Universitatoj.
Kaj ni povas konstati ĉe ni mem, kaj ĉe ĉiuj niaj kolegoj, ke tute alia afero estas scipovi lingvon laŭ lego-kapableco, aŭ scipovi lingvon por ĝin paroli, por fari per ĝi paroladon pri iu teknika temo kaj ne nur pri la simplaj bagatelaĵoj de la komuna vivo.
De tio venas la malfacilaĵoj, kiujn oni renkontas en ĉiuj internaciaj kongresoj kiam oni devas antaŭe pridiskuti, pri la uzotaj lingvoj. Mi scias pri kongresoj kiuj devis esti prokrastitaj pro la manko de tiu fundamenta interkonsento.
Kaj poste, dum la kunveno mem venas la turmento de la temporaba tradukado, ofte malbona.
Kaj poste, kiam la lingvoj estas elektitaj (du, tri), kiel stulta estas la duobla kaj triobla eldonaĵo de ĉiuj publikaĵoj de la kongreso, kun evidenta malŝparo en la kostoj de la presado.
Mi memoras kongreson pri infanpsikologio, en Milano, en kiu dum la unua tago oni tradukis ĉion en la tri lingvojn oficialajn: italan, francan, anglan.
La duan tagon oni diris : por ŝparo de tempo, ni faros nur la tradukadon en francan kaj italan, ĉar oni konstatis ke la ĉeestantaj angloparolantoj pli malpli komprenas ankaŭ la francan.
La trian tagon tamen, ĉiam pli mankis la tempo, kaj oni decidis ne plu fari tradukadojn. Oni anoncis, ke ili estas sendotaj hejmen al la kongresanoj. Ĉu ili ne estus povintaj tuj resti hejme kaj ŝpari la vojaĝelspezojn ?
Ne pli bonan rezulton donas la tiel dirita samtempa tradukado, pere de la telefonaparatoj kaj de la tradukistoj kaŝitaj en kabinoj. Ili ĝenerale postulas havi antaŭe la tekston tradukotan.
Sed la vera viva intereso por la sciencaj kongresoj konsistas en la rekta diskutado farita el kritikoj, el petoj de klarigoj, el taŭgaj respondoj, kiuj certe ne povas esti antaŭe skribitaj por la tradukistoj.
Kaj tiam la samtempa tradukado fariĝas ofte tre ridinda afero pro la eraroj.
Mi memoras kongreson, en kiu la franca parolanto diris ke li metis por eksperimento ian substancon en "pots de terre" (tio estas en argilajn vazojn). Sed la tradukisto komprenis "pommes de terre", kaj kompreneble, tradukis terpomoj, tiel ke la aŭskultantoj plu nenion komprenis de la priskribita eksperimento.
Ne restas do alia solvo, krom la samtempa uzado flanke de ĉiuj de la sama lingvo, tiel ke ĉiu povu per si mem rekte kompreni la oratoron, kaj rekte sin komprenigi. Sed kiun lingvon elekti ?
Ĝis nun tian interkonsenton oni ne atingis, sed eĉ se oni morgaŭ ĝin atingos, rilate al unu lingvo, ekzemple la angla, restos ĉiam granda malfacilaĵo.
Kiom da homoj studas jam nun en la lernejo tiun lingvon dum diversaj jaroj ? Kaj kiom da ili ĝin sukcesas posedi tiel bone, kiel sian gepatran lingvon ?
Malfacile estas atingi plenan kapablecon en la parolado de fremda lingvo, alie oni ne taksus kiel tre malfacilan profesion, tiun de la interpretisto.
Je la foriro por vojaĝi ĉi tien mi aĉetis vesperan gazeton : en ĝi estas prezentita kiel granda maloftaĵo, kaj kun la portreto, juna sinjorino kiu ĵus venkis konkurson kiel interpretistino ĉe ONU, pri angla, itala, germana lingvoj. Kaj ŝi estas denaske germana, edziniĝis kun italo kaj vivis kelkjarojn en Usono......
Kaj prezentante ŝin kiel maloftaĵojn, oni aldonas, ke tre malfacila estas la kariero de la interpretistoj, kaj ke ili atingas pagojn, kiuj povas esti je pli ol 25.000 liroj potage, tio estas pli ol 150 guldenoj.
Ĉu ni do pretendu, ke la sciencistoj, krom la tempo por studi sian fakajn materiojn, superu ankaŭ tiujn malfacilaĵojn ? Certe ne. Kaj ni havus en la mondo du kategoriojn da sciencistoj : tiujn kiuj libere povus paroli en la kongresoj kaj tiujn, kiuj nur pli malpli povus balbuti ion, kaj ion kompreni......
Do la solvo ne povas esti nur la elekto de unu komuna lingvo, sed devas esti ankaŭ, ke tiu lingvo estu facile plene lernebla, por ĉiuj, sen granda perdo da tempo.
Tiu lingvo, facile lernebla de la homoj de ĉiuj popoloj, kaj facile akirebla, ne nur surface, sed funde, kiel la propra lingvo, ekzistas: ĝi estas Esperanto.
Mi ne havas nun tempon por montri al vi, kial Esperanto estas facila, pro sia logikeco, pro sia simpla strukturo, pro la genia sistemo de la deveno de la vortoj el malmultaj radikoj, k.t.p.
Estas tamen nun tuta aro da konkretaj spertoj faritaj dum pli ol 70 jaroj da ekzistado de la lingvo, kaj tiuj asertoj ne estas fantaziaĵoj, sed estas faktoj, kiujn oni povas konstati ĉe ĉiuj niaj kursoj, kiuj okazas en la tuta mondo, ĉe la plej diversaj popoloj.
Jam antaŭ la milito la fama Pedagogia Instituto Jean Jacques Rousseau en Ĝenevo, per precizaj psikoteknikaj esploroj, faritaj kun lernantoj de pli ol 80 kursoj okazantaj en diversaj landoj, povis konstati, ke la facileco de la lernado de Esperanto estas preskaŭ egala por ĉiuj popoloj, kaj ke la rezultoj, kiujn oni atingas en komparo kun la lernado de aliaj lingvoj, estas meze ses fojojn pli grandaj.
Foje estis en Torino iu japana profesoro de fiziologio de la Universitato de Tiba, prof. Suzuki, kiu intervjuita de la ĵurnalistoj deklaris : mi studis dum jaroj kun granda klopodo la anglan kaj la germanan lingvojn, kaj tamen uzante tiujn lingvojn, mi sentas min ĉiam neegala al la denaske parolantoj. Anstataŭ mi studis Esperanton preskaŭ ludante, nur kelkajn monatojn, kaj mi ĝin uzas kun la sama libereco, per kiu mi min esprimas en mia propra lingvo.
Similan sperton faris cetere mi mem, faris ĉiuj kiuj lernis Esperanton kaj aliajn lingvojn. Do kial ne uzi tiun facilan lingvon ankaŭ en la scienco ?
Jam de la komenco la aŭtoro mem, D-ro Zamenhof, donis ekzemplojn de tradukado de sciencaj studoj, precipe medicinaj.
Tuj de la komenco sciencistoj estis allogitaj de la simpleco de Esperanto kaj fariĝis ĝiaj pioniroj.
Klerfamaj sciencistoj kiel Naville, Sebert, Bourlet, Bertelot, membroj de la Scienca Franca Akademio, la fiziologo Richet, Nobelpremiito, Bujwid fama kunlaboranto de la plej fama Pasteur, kaj multaj aliaj scienculoj, profesoroj kaj Rektoroj de Universitatoj estis kaj estas Esperantistoj.
Jam de la komenco de la disvastiĝo de Esperanto fondiĝis la Tutmonda Kuracista Asocio, kaj la Internacia Scienca Asocio, kiuj eldonis fakajn revuojn. Ili estis la lulilo de la lingvo por sciencaj celoj.
Ĉar oni devas tamen pripensi, ke multe pli simpla kaj facila estas la uzado de la lingvo por la komunaj celoj kaj ankaŭ por la literaturaj, ol por la sciencaj, por kiuj oni bezonas aron da tute specialaj kaj precizaj teknikaj vortoj.
Kaj fakte la granda problemo, kiu nun estas bone solvita, estis tiu de la teknikaj vortaroj.
Sed ankaŭ tiuflanke Esperanto estas hodiaŭ perfekte preta por la enkonduko en la praktikan uzadon.
Jam aperis pli ol 110 fakterminaroj pri 44 diversaj sciencaj kaj teknikaj branĉoj. Inter ili menciindaj speciale estas la fakterminaroj pri Anatomio = Arkitekturo = Aviado = Botaniko = Kemio = Elektrotekniko = Edukado = Juro = Medicino Ĝenerala = Muziko = Matematiko = Farmacio = Navigacio = Filozofio — Fiziko = Radio = Psikologio = Zoologio = Statistiko = Maŝintekniko = Fervojoj = Scienco Ĝenerale.
Nun estas preparitaj novaj fakvortaroj pri Radiotekniko kaj Aeronaŭtiko. La Japana Esperanto Instituto kompilis ĝeneralan sciencan terminaron kun la lastaj plej modernaj terminoj, kiuj intertempe aperis.
Tiuj vortaroj ne estas nur ellaborado teoria de specialaj komisionoj zorgantaj la kreadon de la necesaj novaj vortoj, sed kiel por la cetero de la lingvo Esperanto, la akiro de novaj vortoj okazis tute spontane, pere de daŭra verkado.
Ĉar ne nur ekzistas specialaj teknikaj Esperanto Revuoj, inter kiuj tre menciindaj la Scienca Revuo kaj la Medicina Revuo, sed estis ankaŭ eldonitaj libroj sciencaj en Esperanto, en la kampo de Medicino, de Antropologio, de Botaniko kaj de Radiotekniko.
Inter ili estas speciale menciindaj, la libro de Ajsberg, Fine mi komprenis la radion, kiu, eldonita unue en Esperanto, estis tradukita poste en 16 lingvojn, kaj la libro de la dano Paŭlo Neergraard, Pri la vivo de la plantoj, vere tiel interesa, ke nun ĝi estas tradukata en plurajn aliajn lingvojn. Se la homoj ne estus tiel plenaj de antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, se en la tuta mondo la homoj dediĉus nur unujaran studadon al tiu lingvo, jen ke tiuj verkoj estus tuj kompreneblaj en la tuta mondo sen bezono de tradukoj.
Alia grava fonto de la scienca lingvo Esperanta estas la Esperantaj resumoj kiuj ĉiam pli multnombraj aperas en diversaj sciencaj naciaj revuoj, precipe en la revuoj medicinaj.
Ni citis plurfoje la laboron de la japanaj sciencistoj. Vere ni devas diri, ke tiurilate ili estas pioniroj. Ili estas tiuj, kiuj plejnombre publikigis tutajn sciencajn artikolojn en Esperanto, eldonis fakajn Esperantajn bultenojn k.t.p.
Inter ili ni povas memorigi la Bultenon de la Medicina Instituto de Nagasaki, de mia kolego jurmedicinisto Asime Azada, kaj la Bultenon de la Astronomia Instituto de la Insulo Tateno.
La longaj militoj, al kiuj devis partopreni la japanoj, certe interrompis tiun grandan aktivecon sed jam post la milito pli ol 85 famaj sciencistoj japanaj, inter kiuj 68 universitataj profesoroj, subskribis la promeson ĉiujare eldoni almenaŭ unu disertacion en Esperanto, kaj aldoni Esperantajn resumojn al aliaj siaj verkoj.
Sed la granda avantaĝo, kiun Esperanto devas alporti en la sciencan kampon, estas la rekta buŝa uzado de la lingvo.
Por konvinkiĝi pri ĝia speciala taŭgeco en tiu kampo estas sufiĉe partopreni dum Universala Kongreso de Esperanto al la tiel nomata Somera Universitato. En ĝi vere oni vidas revivi la mirak-lon de la tiel diritaj "clerici vagantes" de la meze-poko, nome de la tiamaj studentoj de Universitatoj, kiuj sen zorgoj pri la diverseco de la naciaj lingvoj, iris viziti la kursojn de unu Universitato al alia.
Kaj jen dum la Somera Universitato, Profesoroj de la plej diversaj nacioj, francoj, germanoj, italoj, angloj, danoj, jugoslavoj k.t.p., povas prezenti siajn lecionojn al aŭskultantoj apartenantaj al 25-30 diversaj nacioj, kaj ili povas ĉiuj flue paroli pri siaj temoj, kaj esti rekte komprenataj sen helpo (aŭ ni diru sen malhelpo !) de tradukistoj.
Ĉu renoviĝo de la Pentekosta miraklo ?
Ne, sed simpla bonvolo flanke de homoj, kiuj dediĉis 40-60 horojn de sia vivo, por la studado de tiu simpla, logika, facila lingvo, kiu estas Esperanto, kaj kiuj kuraĝis rompi la rutinon, per kiu ordinare oni daŭre preferas barakti inter la mal-facilaĵoj de la plurlingveco, pro kiu en la sciencaj kongresoj la realaj aŭskultantoj de la paroladoj estas ĉiam malmultaj, pro kiu grandparto de la verkoj de la sciencistoj restas preskaŭ nekonataj al la plejmulto de la aliaj.
Do la ilo, kiu reprezentas la solvon de la pro-blemo estas preta. Aro da sciencistoj jam ĝin uzas kun profito. Ili certe scios, iom post iom, altiri la atenton de la aliaj kaj ilin konvinki. Pri tio mi estas certa.
La germana filozofo Nieztsche, jam en la jaro 1866-a, en sia verko skribis, ke certe venos la tempo en kiu la homaro havos unu komunan lingvon, kiel certe venos la tempo en kiu la homo vojaĝos tra la aero.
Ni jam vidas la duan parton de la antaŭvido de la filozofo. Mi estas certa, ke ankaŭ la unua efektiviĝos, kaj ke ĝi ne estos per malfacila nacia lingvo, sed per la simpla, bela, klara, fleksebla Esperanto.
Kaj en la estontaj jarcentoj, kiam la uzado de Internacia Lingvo estos ordinara ĉiutaga afero, oni certe estos mirigita, pripensante kiom da kontraŭstaroj, kiom da antaŭjuĝoj oni devis venki por atingi tiun simplan kaj logikan rezulton.
*) Parolado farita en Rotterdam, la 6-an de aprilo 1959.
Disvastigo
Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.
Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02
Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301
Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro
Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti
Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de