Triesto pavadas sian elegantan silueton inter la blanko de brila horizonto kaj la ĉiela kaj mara bluoj, lumturo altiranta vojaĝemulojn al ĉi nord-orienta parto de Italujo. Ne nur la urbo tamen estas vidinda, sed ankaŭ ĝia ĉirkaŭa teritorio, la Karsto. Kaj ĝuste tiun ĉi ni deziras al vi prezenti: ni invitas vin al esplorado de Karsto, vi admiros ĝiajn plej sekretajn belaĵojn, flaros la parfumon de ĝia flaŭro, laŭiros padojn nekonatajn al „normalaj“ turistoj... Ni malkaŝos al vi eksterordinaran naturon, kies trezoroj mirigos vin!
Printempa renkontiĝo: 2 junio – 5 junio 2011

Ĵaŭdon la 2an de junio: Ekde la 10a horo matene: alveno de partoprenantoj kaj enhoteliĝo.
v Posttagmeze: ĉiĉeronado tra la urbo
v Komuna vespermanĝo ĉe Triesta Esperanto-Asocio
v Prezentado de bildoj pri Triesto kaj ĉirkaŭaĵoj

Vendredon la 3an de junio: “La valo Rosandra” - Renkontiĝo en placo Oberdan je la 9.30.
v Per aŭtobuseto al belvidejo de San Lorenzo
v Ekiro laŭ la fervoja vojo
v Dumvoje piknika manĝo
v Daŭrigo ĝis Bottazzo kaj de tie laŭ la valo Rozandro
v Vespermanĝo en rifuĝejo Premuda

Sabaton la 4an de junio:
v “Laŭ la padoj de Naturo kaj de Salvio”: h. 9.30 renkontiĝo ĉe la haltejo de buso
42, direkte al Prosecco.
v Promenado laŭ la pado de Naturo ĝis Santa Croce.
v Halto ĉe trinkejo.
v Dumvoja pikniko.
v Laŭ la pado de Salvio de Santa Croce al Aurisina.
v Vespermanĝo

Dimanĉon la 5an de junio: “Sekvante la spurojn de dinosaŭroj”: renkontiĝo je la 9.00 en
Placo Oberdan.
v Per aŭtobuseto al Villaggio del Pescatore (Fiŝkaptista Vilaĝo)
v Vizito de Paleontologia ejo
v Promenado laŭ la pado Rilke
v tagmanĝo kaj foriro.

Okaze de malbona vetero, povos okazi ŝanĝoj en la programo. Pluajn detalajn informojn
petu de: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. aŭ poŝte: Triesta Esperanto-Asocio –
Via del Coroneo 15 – IT-34133 Trieste