Tria MJS okazos de la 20-a ĝis la 22-a de majo 2011 en Montescheno (VB - Italujo). Montara Junulara Semajnfino estas montara aranĝo okazigita unuafoje de Itala Esperantista Junularo dum majo 2009, en la montaroj inter la norditalia regiono Piemonto kaj Svisio, kaj ekde tiam ĉiujara.


La aranĝo estis komence elpensita post la nuligo de la tiujara Internacia Junulara Festivalo pro la tertremo en Abruco, sed daŭrigas la longan tradicion de esperantistaj montgrimpaj eventoj jam multfoje organizitaj en la Alpoj (kaj ne nur).

La unua MJS okazis ekde vendredo la 1-a de majo ĝis dimanĉo la 3-a de majo 2009 en Montescheno, en la norda Piemonto, 750 metrojn super marnivelo, en domo (adreso: strato Progno, 11) disponigita de bonvolema estrarano. La ejo facile atingeblis de la fervoja stacidomo de Villadossola (7 kilometrojn for) kaj de tiu de Domodossola, grava fervoja nabo inter norda Italio kaj Svisio (15 kilometrojn for).