Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo, ISTK (http://www.esperanto.bydgoszcz.eu) estas klerigejo funkcianta ekde 1991, lauxlegxe registrita cxe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj cxe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 13/08).
En 1996 la studejo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studejo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), de Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz kaj de multaj aliaj instancoj.
En la studejo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaux meznivelan edukon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo dauxras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naux profesioj (simboloj de Euxropa Unio):
Post la 1-a studjaro-akireblaj kvalifikoj:
- lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arangxoj;
- oficisto pri turisma informado (422104),
- oficisto en vojagxagentejo (422103)
- kaj internacia vojagxgvidanto (511301);
Post la 2-a studjaro
- lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko;
- organizanto de turisma priservado (341401),
- regiona turisma cxicxerono (511304) kaj
- animanto de kultura agado (347601);
Post la 3-a studjaro
- kursgvidanto de Esperanto (235910),
- specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj
- specialisto pri organizado de kulturo (241990);
- ev. titolo de bakalauxro de AIS pri humanistiko aux morfosciencoj.
Laux dekreto de la pola Ministro pri Edukado, fin-diplomoj de la Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj cxicxeronojn kaj vojagxgvidantojn labori en Esperanto (Dz.U. n-ro 70 poz. 824).
En la jaroj 2011/2012 kadre de la Studejo oni planas gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankaux konversaciajn lingvokursojn. Eblas ankaux partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de ISTK/AKB -- prezo 10 EUR + logxado en studenta domo po 10 EUR/nokte, do entute 60 EUR semajne kun 5 tranoktoj.
Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj brancxoj de scienco kaj kulturo-i.a. pri ekologio, euxrologio, etnologio, etnografio, ceramiko, kultur-kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, diplomatio, komerco, merkatiko, estrado, kaj de pluraj lingvoj.
La studado okazas laux Bolonja-sistemo -- necesas akiri po 150 kursojn/studunuoj por bakalauxro kaj magistro de AIS -- Akademio Internacia de la Sciencoj.
La studjaro 2011/2012 dauxros ekde septembro gxis majo kaj ampleksos:
- laux cxiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare),
- aux laux t.n. ekstercxeesta sistemo.
Dum la jaroj 1991-2011 lecionojn en la Studejo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Euxropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Auxstralio por gestudantoj el 90 landoj de la mondo. La instruado en ISTK nun okazas en Esperanto kaj pola lingvoj, ankaux parte en angla, germana, hispana kaj rusa lingvoj.
Nun la studkotizoj por la studjaro 2011/2012 estas samaj por ambaux sistemoj: 300 EUR aux 300 USD.
Aligxojn akceptas la sekretariejo de la studejo (adreso sube).
La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (logxado en studentaj domoj) estas ekde 200 USD aux 150 EUR cxiumonate laux postuloj de Schengen-landoj - kaj kun mangxado 300 USD aux 250 EUR tiujn kostojn oni povas pagadi surloke.
Studentoj de la Studejo povas ankaux studentigxi cxe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aux aliloke en centra/orienta Euxropo --- kaj al cxiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalauxro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaux magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko aux morfosciencoj.
Nun por 2010/2011 jaroj jam aligxis al ISTK pli ol 120 gestudentoj el Afriko, Azio kaj Europo.
Studi kaj akiri profesion per Esperanto
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2205