Jan Setreus, sveda esperantisto konata en BET, rakontis al mi ke li audis de Humphey Tonkin ke se oni ne amas sian lingvon oni ne povas ami esperanton kaj li taksis tiun senton tre nobla. Fulippo Franceschi, kiel ne malmultaj en nia komunumo, indikas la malon kaj pridubas la subtenantojn de esperanto lingvodefenda kaj savanto de landaj kulturoj. Tamen Filippo meritas tutan respekton kaj atenton nian (G.Bronzetti)
MIA VIVOSPERTO
Al Ĝentila Sinjoro Giorgio Bronzetti Vigolzone, 5.2.2007 Kara Giorgio,
mi regule ricevis, legis, printis ĉiujn viajn sendaĵojn (per “Mozilla Thunderbird”). Mi multe aprezis ilin, ĉefe la leteron al S.Romano, la du artikolojn (kiujn mi transdonos al miaj amikoj poŝtlaboristoj, simpatiantoj al E) kaj la trafan inteligentan prelegon de F.Grin.
Pri ĉi lasta. Lian vidpunkton mi plene komprenas. Li objektive montras la enorman koston kaj maljustecon de la unulingvismo. Li ekzakte rimarkas, ke E – kvankam “lingvo brile originala pro la fleksebleco kaj la fekundeco de sia morfosintakso” – tamen ĝuas nenian prestiĝon kaj estas konsiderata “senbaza kaprico”. Li saĝe indikas la erarojn de la poresperanta aktivado kaj konsilas novajn vojon por antaŭenigi la lingvon. Ĉio ekvilibra, prava, bone argumentita.
Tamen lia vidpunkto estas necese diferenca de la mia. Estante lingvisto, sperta “strategiulo kaj profesiulo pri komunikado”, li de ekstere konsideras E-on unu el la eblaj rimedoj por atingi la plurlingvismon. Li nek pensas nek parolas nek verkas E-e.
Mia vivosperto estas tute alia. Por mi E estas la unua lingvo ekde 1940. La ĉiutaga lingvo de miaj familianoj estis la belega venetia dialekto. Sed al mi, laste alveninta kiam miaj fratinoj estis jam 10- kaj 11-jaraj, oni trudis la italan lingvon, kiun, sekve, mi abomenis. Bonŝance mia onklino Mirza Marchesi instruis al mi 8-jara E-on (pere de “Pinokjo”, de ŝi tradukita), sur la riverbordoj de Brenta. Ankaŭ miaj fratinoj iom lernis ĝin. Tial jam en mia denaska familio E estis ofte parolata. Poste mi havis du familiojn: unua kun svedino E-parolanta (vidu la novelaron “Bildoj pri norda lando”), dua kun bulgarino (19-jara redaktorino de la Sofia radio). Miaj du gefiloj estas denaskaj. Por ili E estis ne “dua” lingvo, sed la unua, ĉiutaga familia lingvo. Inter ili kaj mi, kaj por ili inter si, ankoraŭ nun la unua lingvo estas E. Paroli itale aŭ bulgare ŝajnus al ni nenature, embarasige.
Kompreneble ni lernis kaj ŝatis ankaŭ aliajn lingvojn. Mia bulgara edzino parolis ruse kaj iom pole. Krom E-e, Raŭl parolas flue france (li vivas en Parizo) kaj angle. Serena: E-e, bulgare, hispane, portugale – ŝi doktoriĝis pri iberaj lingvoj – iom angle kaj france (ŝi laboras kiel interpretistino ĉe tribunaloj). Mi mem legas kaj iom parolas france kaj angle, siatempe parolis flue svede, iom bulgare. Sed nia vera, intima, “natura” lingvo ĉiam estis kaj restas Esperanto. Jen kial mi, malkiel vi, ĉiam preferas verki kaj paroli E-e, se tio apenaŭ eblas.
Iu “profesia lingvisto” proklamis “Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon”(vidu C.Piron). Tiajn aŭ similajn opinioj mi, sincere dirite, alte prifajfas. Mi tre respektas la propagandistojn kies vivcelo estas disvastigi E-on, eventuale konsiderante ĝin “dua”, “helpa” lingvo (eble malplivalora, eble duaranga kompare kun la “grandaj kulturlingvoj”). Sed, vole-nevole, surtere jam ekzistas eta E-etnio kiu meritas la saman respekton. Fenomeno eble neatendita, eble de multaj malŝatata, sed reala. Por mi persone E estas lingva ĉefverko: unu el la plej klaraj, esprimopovaj, riĉaj, muzikaj vivantaj lingvoj. Post 120 jaroj ĝi mem posedas “kulturan literaturon” kun aparta, speciala spirito. Se vi kaj Grin taksas ĉion ĉi troigo aŭ naivaĵo ... paciencon. En ĉiu kranio sia opinio.
Ni neniam speciale interesiĝis por disvastigi E-on. Ni nur ĉiutage uzis ĝin. Ni vojaĝis, gastigis plurlandajn amikojn, korespondis, verkis, kantis... La sola propagando okazis per vivekzemplo: kelkfoje niaj amikoj, vidante nian vivpraktikon, spontane deziris lerni E-on. Kiun ni ĝoje instruis.
Tial mi timas, ke vi turniĝis al persono netaŭga por via – meritoplena, admirinda – disvastiga aktiveco. Mi tutsimple pensas, parolas, verkas E-e kaj ege amas tiun lingvon. Tute same kiel mi amas la neforgesuminojn, la kanzonojn de Ĵomart kaj Nataŝa, la filmojn de Truffeau, la romanojn de Stellan Engholm ... Mi tute ne pretendas, ke aliaj havu la samajn gustojn. Sendube ili konas aliajn belaĵojn kiujn mi, miavice, ne konas. Pacemo, toleremo, reciproka respekto estas miaj vivdevizoj.
Kompreneble, se vi bezonos iun tradukon, mi laŭeble helpos.
Kore amike mi salutas vin. Filippo (SenRodin) tel.0523-877034 <
_______________________________________
Filippo Franceschi – Casale Veano 9 – 29020 VIGOLZONE (PC)
Disvastigo
Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.
Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02
Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301
Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro
Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti
Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de