Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna (Filippo Franceschi)

TRI DISKOJ KUN SES PAROLADOJ DE IVO LAPENNA.




Imagu partituron de solo-sonato por violonĉelo. Vi tralegas ĝin kaj konkludas: interesa.

Imagu, ke la saman sonaton vi aŭskultas plenumata de ordinara violonĉelisto per mezkvalita muzikilo.Vi aŭskultas kaj komentas: bela.

Nun imagu, ke la saman sonaton vi aŭskultas plenumata de Pablo Casals per violonĉelo Stradivarius.(*) Vi aŭskultas, kaj via animo fasciniĝas.

Anstataŭigu la violonĉelon per lingvo+voĉo, kaj la ludanton per oratoro: tuj vi komprenas kial la registritaj prelegoj de Ivo Lapenna ravas la aŭskultantojn, donante al ili intensan emocion.

Antaŭ 20 jaroj mi legigis al mia filino Serena (denaska) la tekston de la festparolado de Ivo Lapenna por la 39-a UK en Harlem (1954): fama teksto, konata kiel “La kultura valoro de Esperanto”. Ŝi diris “bela, iomete pompa”. Nun mi aŭdigis al ŝi la registritan prelegon. Kvazaŭ sorĉite ŝi aŭskultis atente ekde la unua ĝis la lasta vorto – afero nekutima ĉe ŝi – kaj je la fino ŝi diris emociite “mirinda, konvinka”. Malaperis la pompeco, aperis senrezerva aprobo.

La diferencon klarigas la fakto, ke teksto de oratoraĵo, samkiel muzika partituro, transdonas la konceptojn : ĝi turniĝas ĉefe al nia maldekstra cerboduono. Muzikplenumo, samkiel viva oratoraĵo, tuŝas samtempe nian dekstran cerboduonon, tiel aktivigante nian tutan homan sentemon (vidu Claude Piron). Kaj se la ludanto estas Pablo Casals, aŭ la oratoro estas Ivo Lapenna, jen la miriga, emociiga rezulto.

La supran alegorion sugestis al mi la fakto, ke Ivo Lapenna, mem violonĉeloludanto, estis tipa

“muzikohomo”: li posedis fortan sentemon pri la muzika, emociiga valoro de la homa voĉo . En lia “Retoriko” (1950) li dediĉis 23 paĝojn al tiu ĉi temo. Kaj li disponis pri forta, varma, modulebla, ege esprimokapabla baritona voĉo. Tiun lian karakteron atentaj aŭskultantoj jam rimarkis kaj substrekis (**)

Cetere ni ne forgesu, ke li aldone disponis pri lingvo ege muzikeca. Evidente la 28-jara Ludoviko estis ne nur lingvogenio – kvankam “amatora” laŭ Prof. Blinkemberg – sed ankaŭ persono denaske enhavanta kaŝitan muzikoinklinon. Pluraj elementoj tion pruvas. Pri la fonetika flanko de lia kreaĵo li inspiriĝis ĉefe per la itala lingvo, universale konsiderata lingvo elstare muzika (fakte la monda muzika terminaro baziĝas sur ĝi). La kristala klareco de la kvin fundamentaj vokaloj kaj de la netaj distingitaj konsonantoj, la foresto de dubaj mezaj-miaŭaj-nazaj-gargaraj-tusaj-kraĉaj sonoj, la varieca takto liverata de regula akcentado kun ebleco de vortelizio, la “kaj”, la ofteco de diftongoj “aŭ-eŭ-aj-ej-oj-uj”: ĉio ĉi starigas sonkomplekson eminente muzikan. Jen kial neesperantistoj, aŭskultinte Esperantan paroladon, ofte komentas “ĝi iel similas la helenan”: unu el la plej estetikaj lingvoj kreitaj de la homaro. Ne senkaŭze ĉiuj provoj plibonigi ĝin fiaskis – ekde la reformopropono de 1894 ĝis la sennombraj Idoj, Esperantidoj, Ocidentaloj, Interlingvoj, Ialaoj ktp. Esperanto naskiĝis jam kvazaŭ-perfekta – malofta okazo en la homa historio (la universala gravito de Newton, la relativeco de Einstein, la nedetermin-principo de Heisenberg ...).

Tia lingva ĉefverko meritis sian Casals. Kaj jen aperis Ivo Lapenna.

La muzikaj elementoj de lia parolmaniero estas evidentaj. La pintoj supren, por substreki pivotajn frazelementojn (“homoj”!); la diferencajn paŭzojn; la abruptaj malsupreniĝoj al basa gamo por konvinke konfirmi kaj konkludi; la akceloj kiam analogaj konceptoj sinsekvas ĝis apogeo; la fortaj ŝanĝoj de la voĉvolumo ekde susure, por malgajaj aŭ pensigaj imagoj, ĝis laŭtege por indigni aŭ soleni aŭ ekzalti; la taktoŝanĝoj ekde lanta-majesta ĝis torenta-galopa; la tonaloŝanĝoj de majora al minora ... Li majstre utiligas ĉiujn rimedojn de la homa voĉo, tute same kiel majstra violonĉelisto kapablas eltiri el sia muzikilo ĉiujn eblajn esprimojn.

La paroladoj de Ivo Lapenna estas aŭskultendaj ne nur pro la internaj konceptoj – inter kiuj elstaras la “humanisma internaciismo” kaj la “aktiva neŭtraleco” – sed ankaŭ pro ĝiaj muzikaj sonvaloroj, per kiuj iu ajn aŭskultanto konvinkiĝas pri la elstara valoro de nia lingvo – elpensita de 28-jara junulo kaj enhavanta la tutan aromon de la tiuaĝa idealismo. Eĉ iu, kiu tute ne konas la lingvon, povas ilin aŭskulti kvazaŭ koncertojn de klasika muziko.

Jen kial mi audacas konsili vin: se vi deziras influi sur neesperantistaj konatuloj, provu aŭdigi al ili pecon de tiuj ĉi paroladoj. La efiko surprizos vin. Tion mi mem plurfoje spertis .-



(*) Pablo Casals (1876-1973) – violonĉelisto, inter la plej altaj interpretistoj de la pasinta jarcento, portanto

de plej severa, rigora muzik-koncepto. Stradivàrius – latinigita nomo de Antonio Stradivari (1644-1737),

la plej mondfama konstruisto, neniam superita, de arĉo-muzikiloj.



(**) Birthe Lapenna “Mi komplete raviĝis pro lia belsona parolado, ĝi sonis kiel klasika muziko”; C.Minnaja

“la muzikan talenton li importis ankaŭ en siajn paroladojn”; J.L.Tortel “la voĉo de Ivo Lapenna ekfluis

kiel monta rivereto, ĝi susuris, viglis, tondris, mildiĝis, ridis; G. Silfer “la baritoneco de lia varma voĉo,

kombine kun la vasta leksiko kaj perfekta lingvouzo ... certe helpis al la sukceso de liaj paroladoj” – En

“Eseoj memore al Ivo Lapenna ” pp.28, 177, 194, 200.





Filippo Franceschi (SenRodin)