Apogu la iniciaton de la Komitato “Allarme Lingua”, proponinta interalie la leĝdekreton 3539 por la starigo de la “TAGO DE LA ITALA LINGVO” ( www.allarmelingua.it )

La asocio “Allarme Lingua” aktivas por la jenaj celoj:

– Por kontraŭstari la ĝeneralan malatenton pri la kreskanta malboniĝo de la itala lingvo;
– Por kontraŭstari la vastan akceptadon de la invadanta angla-usona lingvo - kvazaŭ ĝi estus necesa konsekvenco de la moderneco - kaj ĉefe la valorojn enportatajn sekve de ĝia senkritika disvastiĝo;
– Por aserti la rajton de la popoloj konservi kaj prosperigi siajn lingvojn kaj kulturojn, kaj starigi internacian komunikadon ne fondata sur la superrego de la pli fortaj super la pli malfortaj;
– La projekton “Allarme Lingua” karakterizas la fakto, ke al ĝi libere aliĝas simplaj civitanoj alvenantaj de la civila socio plimulte ol de la akademia medio. Krom starigi politikajn iniciatojn, ili turniĝas al aliaj civitanoj por ke ili konsciiĝu pri la lingva problemo kaj reagu kun pli granda respekto al sia propra lingvo kaj pli granda atento al la problemo de la internacia komunikado.
– Krom tio, nia asocio ne rifuzas principe la adopton de ne-etnia lingvo en la internaciaj rilatoj, por gardi pli efike la diversajn kulturajn identecojn.

– La lastnumera bulteno de “Kultura Eŭropa Anteno” (organo de la Eŭropa Komisio) indikis la retadreson de “Allarme Lingua” al ĉiuj personoj zorgantaj la defendon de la itala lingvo. Tiamaniere ĝi vekis la atenton de pluraj personoj kaj institucioj interesataj pri la defendo de la lingvoj kaj de la kulturoj - unuavice de la itala; sekve ĉi lastaj ofte turniĝas al nia asocio por komunaj iniciatoj. Tio devigas nin engaĝiĝi multpli aktive por kreskigi nian enretan videblecon kaj por plibonigi la kvaliton de niaj iniciatoj.
– Freŝdate S.ro Kurt Gawlitta, prezidanto de “Verein Deutsche Sprache” kun sidejo en Berlino-Potsdam (Ligo subtenanta la germanan lingvon, kun membroj en 70 landoj) proponis la fondon de “Eŭropa Ligo de la Lingvoj”, por starigi pli striktan kunlaboron inter ĉiuj eŭropaj asocioj kiuj defendas la lingvojn kaj apogas lingvopolitikon asertanta la gravecon de la naciaj lingvoj en ĉiuj sociaj fakoj. Siavice nia asocio proponis la starigon de taŭgan retadreson kaj de komuna presar-servo: tiuj ĉi proponoj akiris ĝeneralan konsenton.

Por realigi tiajn programojn ni bezonas rimedojn kaj financajn kaj homajn. Tial ni turniĝas ĉefe al docentoj, lingvistoj, kulturaj kaj politikaj operaciantoj kiuj luktas por la rekono de la lingvaj rajtoj kaj por demokrata interkomunikado: tiaj personoj povas, pli ol aliaj, aprezi nian laboron. Sed ni turniĝas ankaŭ al la simplaj italaj civitanoj kiuj amas kaj prizorgas nian lingvon. Ili ĉiuj povas helpi nin apogante niajn iniciatojn, disvastigante“Allarme Lingua”, se eble fondante novajn lokajn grupojn.

Nia asocio, kies sidejo troviĝas en Abruco, urĝe bezonas iun novan bonvolan kunlaboranton, havanta kelkajn lingvajn konojn kaj iom da libera tempo.

La kunordiganto Giorgio Bronzetti Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.