Sopiro al paco (poeziaĵo) de Elio Giacone esperantigita de SenRodin (Filippo Franceschi)

SOPIRO AL PACO



Venteto la infanajn voĉetojn kunligas

kaj poste inter densan branĉaron disigas

de antikvaj arbegoj kun dikaj radikoj

kapablaj aŭskulti la vortojn diritajn

kaj ilin rediri al koro de l’mondo

pulsanta profunde kiel kerna praondo.



Se infano ridetas, ridetas la koro

kaj jen ekaperas surtere la floro;

Se infano feliĉas, kun kora kontento,

libeloj flugadas glitante sur vento.



Sed foje la ridoj ŝanĝiĝas en plorojn

kaj larmoj elfluas vundante la korojn,

frapante la teron, kiu tremas pro timo

vidante la morton miksiĝi kun vivo.



Irak’, Osetio, Israel’, Palesteno

per bomboj kaj pafoj la mortopromeno

kuntrenas post si ĉeĉenojn, afganojn,

kaj eĉ pli multnombre afrikajn infanojn.



Se vi ĉie bombadas kaj pacon predikas,

al koro de l’ mondo tio tute ne efikas:

se ĉien vi alportas malaman perforton

sincere deklaru vian emon al morto!



Pacamo ridetas, la manojn kunplektas,

al homa estonto rigardon direktas,

trankvile endormiĝas, kaj en la ĉielparko

ĝi sonĝas kolorojn de bunta ĉielarko.



Nur ĉien dissemante deziron pri amo

vi igos la venton transporti la samon:

al arboj antikvaj, al ties radikoj

la voĉojn kaj revojn de infanoj feliĉaj!





Elio Giacone (esperantigis SenRodin)