mi opinias, ke venis tempo eki interregistaran diskuton pri la lingvo-politiko en EU, komence je spertulo-nivelo. Mi ŝatus inviti vin ekfari la necesajn paŝojn, bezonatajn por pritakso de ebla kontribuo de la tuta EU-lingvo-politiko al la eŭropa integriĝo dum la nuntempa pensad-procezo pri la estonteco de Eŭropo.

Dušan Čaplovič, Vicĉefministro de Slovaka respubliko por Sciobazita Societo, Eŭropaj Aferoj,

Homaj Rajtoj kaj Minoritatoj, Registaro de la Slovakia Respubliko, Bratislava





Al ĉiuj

ministroj de eksterlandaj aferoj kaj ministroj de europaj aferoj

de membraj kaj kandidataj ŝtatoj de EU,

komisionanoj de EU



Bratislava, la 26-a de marto 2007



Estimata Kolego/Komisionano,



La nuna pensadperiodo pri la estonteco de Eŭropo prave enfokusis sur nombron da gravaj politikaj kaj instituciaj demandoj. Tamen, la problemo de politiko pri lingvo kaj kulturo notindas pro sia malĉeesto. Sed ankaŭ tiu lasta estas grava, eĉ pro pure ekonomia vidpunkto: la Raporto de Grin[1] montris, ke la dominado de la angla lingvo en Eŭropo signifas grandegajn kaj daŭrajn financajn transsendojn al du membro-ŝtatoj, po amplekso de minimume 17 miliardoj da eŭroj jare al Unuiĝinta Reĝlando, kaj proksimume 4% de tio al Irlando. Tiom grandegaj financaj transsendoj kaj eblaj minacoj al niaj naciaj lingvoj, venantaj de la kreskanta dominado de unu lingvo ĉe EU-nivelo, certe meritas nian atenton.



La mastrumado de multlingvismo estas grandege komplikata en tiu EU kiu nun funkcias en 23 oficialaj kaj laboraj lingvoj. Estas ofte malklare kiuj lingvaj rajtoj estas uzataj por interagado inter EU, ĝiaj membro-ŝtatoj kaj iliaj civitanoj. Ĉu ĉiuj oficialaj lingvoj estas egalaj? Kiam kaj kial la pivotaj tekstoj ne ĉiam haveblas en ĉiuj lingvoj? Kiel efike kaj kiom egale funkcias interpretado? Ĉu uzantoj de la EU-sistemo konas tiujn kiuj estas siaj lingvaj rajtoj? Ĉu la EU-lingvosistemo servas ĉiujn membro-ŝtatoj egale bone? La sperto de la novaj EU-membro-ŝtatoj konfirmas, ke ofte ne.



Estas klare ke Eŭropo bezonas efektivan kaj egalan komunikadon. Hodiaŭ ni vidas ke EU sukcese progresas en la ekonomiaj kaj sekurecaj kampoj. Tamen, la tuta kompleksa problemo, lingvopolitiko, kiu estas gravega por plua eŭropa integriĝo, ankoraŭ ne estas priatentita. La Konstitucia Traktato ne kovras la problemojn de EU-komunikado kaj ties principojn. La klopodoj de pluraj neregistaraj organizoj priparoligi lingvorajtojn en Konstitucia Traktato ne estis sukcesaj. La principoj kaj reguloj kiuj certigus, je nivelo de kaj civitanoj kaj registaroj, egalecon por la lingvoj de tiuj membro-ŝtatoj, ankoraŭ atendas klaran interpretadon.



EU estas komencinta kelkajn paŝojn al ellaborado de lingvopolitiko. Eŭropa Komisiono komencis engaĝi sin pli aktive pri analizado de lingvopolitikaj problemoj kaj elpensi strategiojn por certigi lingvorajtojn, per, ekzemple realigebla studo rilate al kreado de Eŭropa Agentejo por Lingva Diverseco, kiun respondecas konsultistoj de Flava Fenestro (Yellow Window), por Komisiona Direktoro Ĝenerala por Edukado kaj Kulturo, eldonita la 18-an de majo 2005.



En novembro 2005, komisionano Ján Figeľ prezentis, nome de Komisiono, dokumenton “La Nova Eŭropa Kadra Strategio por Multlingvismo”, kiu helpis lanĉi diskuton pri lingvopolitikaj problemoj ene de EU. Ekde la 1-a de januaro 2007, EU havas komisionanon respondecan por multlingvismo, s-ron Leonard Orban, el Rumanio. Estas grave ke tia progreso je komisiona nivelo estu reflektata de membroŝtata agado. Ke Komisionano Figeľ establis Altnivelan Grupon estas pozitiva paŝo, sed klara estas la bezono por multe pli konkreta klopodo impliki EU-instituciajn internulojn kaj eksterulojn, membroŝtatojn kaj aliajn interesitojn, cele al plifortigado de lingvodiverseco.



La decido de Eŭropa Rajtprotektanto ke Konsilantaro rekonsideru la lingvoreĝimon por prezidantaj retpaĝaroj (Gazetara Publikaĵo 6/2006) identigas malbonan administradon kaj lingvan diskriminacion. Se ni dezirus alporti Eŭropan Union pli apude al ĝiaj civitanoj, estas klare ke ĉiu prezidanteco de Konsilantaro de Ministroj uzu la oficialajn lingvojn de ĉiuj EU-civitanoj. Oni produktas la komisionan retpaĝaron en 23 lingvoj – kial Konsilantaro uzu malpli?



La diskuto pri Kadra Strategio en Eŭropa Parlamento montras la kompleksan naturon de ĉi tiu problemo: la unuanimaj rekomendoj de la parlamenta Komitato por Kulturo kaj Edukado (A6-0372/2006, de 23-a de oktobro 2006) estis malakceptitaj je la plena sesio de Parlamento. Tiu rezulto klare montras la grandan diferencon en konscio inter tiuj, kiuj traktas kulturon kaj edukadon, kaj tiuj, kiuj ilin ne traktas.



Ĉi-kuntekste mi feliĉe informas vin, ke Slovakio faris signifan progreson adresante EU-lingvopolitikajn problemojn dum la pasintaj du jaroj. Nia Nacia Konvencio pri EU kreis la necesan eblecon por diskuti tiun senteman temon. Ene de tiu kadro Slovakio ellaboras sian propran lingvopolitikan strategion, inkluzivante kaj eksterajn kaj internajn aspektojn.



Kiel kontribuon al la diskuto pri la estonteco de Eŭropo, Slovakio kaj la aliaj Visegradaj landoj organizis lingvokonferencon “Perspektivoj de Lingvopolitiko kaj Lingvaj Rajtoj en EU” en Bratislava, je 24-a – 25-a de novembro 2006. Vi rimarkos ke la partoprenantoj adresis vastan rangon da problemoj. Mi alkroĉas por via konsidero konferencajn konkludojn, kiuj povus provizi gravan instigon por plua pensado je naciaj kaj eŭropaj niveloj. Konsiderante la konkludojn, mi opinias, ke venis tempo eki interregistaran diskuton pri la lingvo-politiko en EU, komence je spertulo-nivelo. Mi ŝatus inviti vin ekfari la necesajn paŝojn, bezonatajn por pritakso de ebla kontribuo de la tuta EU-lingvo-politiko al la eŭropa integriĝo dum la nuntempa pensad-procezo pri la estonteco de Eŭropo.



Mi skribis al vi anglalingve, ĉar ĝi estas nuntempe la plej vaste komprenata lingvo en EU, kaj ĉar mi kredas ke la urĝo kaj bezono por efikeco de nia laboro postulas, ke nia subteno por multlingvismo ne malrapidigu nian funkciadon.



Estas mia forta kredo ke spite de la kultura kaj lingva divers-konsisteco de EU membro-ŝtatoj, ni povos progresi al la celo de lingva demokratio.



Sincere via,



Aldonaĵo: 1





Disvastigo

Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.

Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/02 de 05.02.02

Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301

Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro

Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti

Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. al kiu oni povas turni sin por aliĝi aŭ malaliĝi.