Oni esperas, ke ĉi tiu konferenco estos nur la unua en serio planita por enfokusigi atenton sur la gravecon de lingvopolitiko, kiu estas tre ofte neglektata, sed kiu povas ludi decidigan rolon en la estonta evoluo de Eŭropa Unio.

Konferenco pri Perspektivoj de Lingvopolitiko

kaj de Lingvorajtoj en Eŭropa Unio

24-a – 25-a de novembro 2006, Bratislava

La konferenco estis malfermita de Dušan Čaplovič, Vic-ĉefministro de Slovakio, sub kies aŭspicio ĝi okazis, organizite de Domo de Eŭropo Bratislava, kunlabore kun la delegacio de Eŭropa Komisiono en Slovakio kaj Informoficejo de Eŭropa Parlamento, kaj kunfinancite de Internacia Visegrada Fonduso. La vasta rango de partoprenantoj inkluzivis politikistojn, lingvistojn, spertulojn kaj diplomatojn, reprezentantojn de EU-institucioj; kaj reprezentantojn de neregistaraj organizoj el la visegradaj kaj aliaj membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio.

La organizantoj frontis la praktikajn problemojn de certigado de komunikad-egaleco de partoprenantoj ene de limigita buĝeto. Pro tio la ĉefaj laborlingvoj de la konferenco estis la slovaka, kiel la oficiala lingvo de la gastiga lando; la angla, la franca, kun ebleco komuniki en Esperanto kiel ekzemplo de la planlingva, neŭtrala lingva opcio. Partoprenantoj de la aliaj tri visegradaj landoj povis kontribui al la taĉmentaj diskutoj en siaj oficialaj lingvoj, kaj la resumoj de ĉiuj konferencaj dokumentoj, kunlabore kun Nitobe Centro por Lingva Demokratio, estas tradukitaj en la lingvojn de ĉiuj partoprenantaj landoj. La konkludoj kiuj sekvos, ne konsistigas konsentitan visegradan, inter-registaran dokumenton, sed reprezentas nombron da ideoj kaj proponoj, kiuj ricevis vastan, se ne unaniman subtenon dum la konferenco, kaj kies celo estas stimuli debaton pri ĉi tiu grava problemo.

Konkludoj de la Konferenco

Celoj: i) diskuti la problemojn de multlingvismo, lingvorajtoj kaj la promociado de lingvodiverseco; kaj

ii) kontribui al formulado de inkluziva lingvopolitiko por pligrandiĝanta EU kuntekste de la pensadoperiodo pri la estonteco de Eŭropo.

Unua Sekcio

EU-LINGVOJ SPERTATAJ DE EU-INTERNULOJ KAJ EKSTERULOJ: KIEL LINGVOPOLITIKO ESTAS DECIDATA KAJ SPERTATA

Kvankam EU havas la plej grandajn interpretajn kaj tradukajn servojn en la mondo, oni vaste sentas, ke multaj lingvopolitikaj problemoj bezonas klarigon.

Tiu-rilate, oni konsentis ke almenaŭ tri temaroj povas esti distingitaj:

- la interna funkciado de EU-institucioj

- la lingvoj de komunikado kun EU-civitanoj

- la lingvoj de EU-aj finaj tekstoj

Por certigi efektivan komunikadon, kaj daŭrigi la lingvodiversecon al kio EU estas komisiita, kaj la efikan uzon de rimedoj, oni devas adresi nombron da problemoj. En la Slovaka Nacia Konvencio pri EU estis granda nacia konsultado pri lingvopolitiko, kaj interna kaj ekstera, rilate la funkciadon de EU. Laborgrupo pri lingvopolitiko, de la Nacia Konvencio, iniciatis kunlaboron kun la visegradaj landoj fine de 2005. Pivota kontribuo al la nuna konferenco estis EU-Komisiona 2005-dokumento “Nova Kadrostrategio por Multlingvismo.” La partoprenantoj ege aprezis la komisionan dokumenton kaj emfazis la bezonon difini efektivigajn strategiojn tiom baldaŭ kiom eble. Oni gratulis la Komisionon pri la nomado de komisionano specife respondeca por multlingvismo, kio substrekas la gravecon de la lasta por la estonteco de Eŭropo.

Jen kelkaj el la temaroj kiujn la partoprenantoj de la konferenco perceptis problemaj. Ili bezonas kompleksan esploron kondukantan al decidoj.

1. Aktiva kompleksa lingvopolitiko por la pligrandiĝanta EU estas bezonata, por egaligi la bezonon por efektiva komunikado kun la promocio de lingva diverseco. Lingvo-rilataj EU- principoj bezonas formuladon. Lingvopolitiko ĉe ĉiuj niveloj estu nediskriminacia kaj efika.

2. Subtenante eŭropajn valorojn kaj eŭropan civitanecon, kelkaj partoprenantoj indikis, keal EU mankas lingvo por esprimi trans-eŭropan identecon. Nunaj praktikoj de komunikado eble kaŭzas plifortigadon de eŭroskeptikismo kaj senton de forpelo de la eŭropa ideo, ĉar civitanoj, kiuj ne parolas la anglan aŭ la francan, eble sentas sin ekskluzivitaj. Nediskriminacio estas gravega por redoni fidon je ĉiuj niveloj.

3. Naciaj registaroj respondecas subteni lingvodiversecon. Estas urĝa bezono harmoniigi pivotan terminologion, ekz., bi/multi/plurilingualism, lesser used/less widely used/minority languages, ktp. La kampo de edukado estas en kompetenco de membroŝtatoj. Tamen, oni povas gajni multon, dividante bonan praktikon en lernado de fremdlingvoj. La efektivigado de la Bologna procezo estu zorge rigardata por certigi, ke ĝi favoras al multlingvismo.

Dua Sekcio

KION SIGNIFAS TUTMONDIGADO, EŬROPIGADO KAJ PLIVASTIGADO DE LA ANGLA POR flegado DE NACIAJ LINGVOJ KAJ

LINGVODIVERSECO?

1. Malpligrandaj oficialaj EU-lingvoj konsistigas specialan grupon de malbone protektataj lingvoj. Lastatempa akcepto de la irlanda en la “familion” de oficialaj EU-laborlingvoj estas kuraĝigo por la lingvoj de aliaj malpli grandaj membroŝtatoj. Tamen, sen kompleksa kaj klare formulita EU-lingvopolitiko, tiu procezo eble eĉ pliprofundigos lingvajn kaj komunikajn problemojn.

2. Kelkaj partoprenantoj deklaris, ke estas mito kredi, ke interpretado kaj tradukado povas esti sufiĉaj por subteni multlingvismon. Restante bazangula ŝtono de multilingvismo-politiko, tradukado estas peze limigita de kulturo, institucia kapablo, limigitaj rimedoj, kaj de la limoj, kiujn ĝi metas sur kontaktojn interpersonajn.

3. Eŭropa integriĝo bezonas klaran lingvopolitikan formuladon kaj efektivigadon ĉe multaj niveloj, kiel: EU-niveloj; naciaj niveloj; inter EU-civitanaj; kaj komunikado kun la cetera mondo. La mastrumado de internaj EU-komunikadaj kaj kulturaj rilatoj kovras vastan rangon de publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizoj kaj institucioj, kies lingvopolitikoj estas ĉefe aŭtonomaj, sed ofte ege limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj. La ekstera komunikado de EU-institucioj kaj membroŝtatoj kun neeŭropaj kaj internaciaj organizoj estas influita de kaj tutmondaj kaj lokaj kuntekstoj – kaj siavice eble implikos politikajn decidojn ene de EU mem.

4. Kiel Vicĉefministro Dušan Čaplovič diris malfermante ĉi tiun konferencon:

Venis la tempo kiam ni startu inter-registaran diskuton pri EU-lingvopolitiko. Aldone, rekta signalo estu sendita, de ĉi tiu konferenco al ĉiuj EU-membroŝtatoj, ke estas tempo por taksi la nunajn malfacilajn problemonj en la lingvo-kampo, kaj alpaŝi al ilia solvo en demokratia maniero.

5. La Membro-ŝtatojn kaj Eŭropajn intituciojn oni kuraĝigas difini eŭropan laŭleĝan, ĝeneralan kadron por lingvorajtoj kiel individuaj rajtoj, kaj adopti jaran buĝeton por subteno de lingva demokratio, se necese donante al tiu celo parton de la buĝeto dediĉita al la subteno de la nacia lingvo; studi la eblecon uzi la sistemon de proceduro de malobeo (procedure of infraction) por oponi monopoliajn poziciojn venantajn de lingva hegemonio; promocii kaj organizi unuan Eŭropan Konferencon pri Lingvoj por studi la plej bonajn metodojn, politikojn kaj ilojn por efektivigi lingvo-demokration en Eŭropo kaj observi ĝian progreson.

Tria Sekcio

ĈU INTERNACIA LINGVA KOMUNIKADO POVAS PROFITI DE

LA APLIKADO DE PLANLINGVO?

1. La konferenco petis Eŭropan Komisionon komisii sciencan raporton pri la ebla kontribuo de planlingvo, ekzemple de Esperanto, por eŭropa integriĝo kaj subtenado de multlingvismo, kaj la realaj atingoj de planlingvoj en la kampo de internacia komunikado, kiel studataj de la scienco interlingvistiko.

2. Estu science esplorata la ebla kontribuo de planlingvo al plibonigado kaj rapidigado de lingvolernado.

3. La koncepto “neŭtrala multlingvismo”, t.e. multlingvismo, kiu evitas la dominadon de ia sola lingvo, indas pluan esploradon.

Kvara Sekcio

LA FORMULADO KAJ INTERPRETADO DE LINGVOPOLITIKO EN

LA VISEGRADAJ LANDOJ KIEL MEMBROŜTATOJ DE EU

1. Partoprenantoj pridiskutis la dokumenton pri multlingvismo de EU-Komisiono en la visegrada kunteksto. La ĝenerala temo, komplekseco de traktado, profesia konsidero de lernaj, pedagogaj problemoj, kaj ekonomiaj aspektoj estis laŭdataj de parolantoj. Kritikado enfokusiĝis je la bezono por pli da klareco, kaj respekto por bazaj valoroj, principoj kaj rajtoj.

2. Aspekto de la lingvo-politika strategio de Slovaka Respubliko povas servi kiel modelo por aliaj membroŝtatoj en ambaŭ siaj elementoj:

* Dimensio de interna strategio

* Dimensio de ekstera strategio

3. Slovakio rekomendis al la V4-Laborgrupo prepari enkadre de la EU-lingvopolitiko raporton pri la bratislava konferenco por konsidero de V4-ministroj de eksterlandaj aferoj kaj edukado, okaze de la nuna diskuto pri la estonteco de Eŭropo.

4. Partoprenantoj de visegradaj landoj akordis pri la bezono por komunaj iniciativoj, kiuj promocius la reciprokajn instruadon, lernadon kaj uzadon de siaj lingvoj:

· Plibonigita V4-kunlaboro en la reciproka instruado kaj lernado de siaj lingvoj -

la internacia dulingva lernejo por visegradaj landoj en Čadca, Slovakio estas

ekzemplo de bona praktiko.

· Plibonigita aliro al V4-televidkanaloj tra la kvar landoj.

Konkludo

Kuntekste al malfortiĝanta publika devigo al eŭropa integriĝo, kiel evidentigata de la malfacila ratifikado de EU-konstitucia traktato en pluraj membroŝtatoj, la konferenco kontribuis al la kreskanta diskuto pri EU-komunikadaj problemoj, kiuj estas ege gravaj dum oni frontas la defion religi Eŭropon kun ĝiaj civitanoj; plibonigado de interpersonaj kontaktoj tra Eŭropa Unio de preskaŭ 500 milionoj da civitanoj; kaj trovado de taŭga ekvilibro inter fundamentaj valoroj, ekonomiaj kaj sociaj bezonoj. Oni esperas, ke ĉi tiu konferenco estos nur la unua en serio planita por enfokusigi atenton sur la gravecon de lingvopolitiko, kiu estas tre ofte neglektata, sed kiu povas ludi decidigan rolon en la estonta evoluo de Eŭropa Unio.