La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Ghia programo estis grandparte dedichita al la 500-a datreveno de la apero de "Laudo de l’stulteco", la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo. Gheneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de "Laudo de l'stulteco", akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu chefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankau surprizis la publikon per lancho de sia nova esperantigo el Erasmo, "Antauparoloj al la Nova Testamento".

 En la Malferma Tago estis publkigita ankau alia nova libro, "Stelsemantoj en la ora nordo" de Katalin Kováts. Char la autorino lanchis la libron samtempe en Stokholmo, en Roterdamo shin anstatauis la libroservisto Ionel Oneţ, kiu prelegis pri la protagonisto de la libro, la fama rumana Cseh-metoda instruisto Tiberio Morariu. Morariu vivis plej grandan parton de sia vivo en Svedio, pro kio la autora lancho konvene okazis en la Sveda Esperanto-Kongreso.

 Kiel kutime, en la programo estis ankau multaj filmprezentoj. La libroservo kaj bazaro de esperantajhoj estis vigle vizitataj. La vendoj sumighis je 1710 euroj. Nature la plej furoraj libroj estis "Laudo de l’stulteco" kaj "Antauparoloj al la Nova Testamento" de Erasmo kaj "Stelsemantoj en la ora nordo" de Katalin Kováts.

 La sekva Malferma Tago okazos la 26-an de novembro 2011. Jam decidita estas ankau la dato de la 36-a Malferma Tago: la 28-an de aprilo 2012 oni prifestos la 50-jarighon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel la sidejo de la Centra Oficejo.