La Kongresa Fako de UEA fiksis la datojn de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu lau la pli frua decido de la Estraro de UEA okazos en la vjetnama chefurbo Hanojo. La 97-a UK disvolvighos de la 28-a de julio ghis la 4-a de augusto 2012.
La definitivigo de la datoj dependis de la elekto de kongresejoj, kiu povis okazi post la laborvizito de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães al Hanojo fine de aprilo. La chefa parto de la kongresa programo okazos en la hotelo Meliá. La ejo de la inauguro kaj aliaj programeroj, en kiuj samtempe partoprenos la tuta kongresanaro, estos la Palaco de Kulturo. Ghi trovighas en piedira proksimeco de la hoteloj, kiujn UEA ofertos al la kongresanoj.
La preparlaboroj fare de la Loka Kongresa Komitato progresas glate kaj kun granda entuziasmo, konstatis Clay Magalhães dum sia vizito. Li konatighis i.a. kun eblaj kongresejoj kaj kun loghigaj eblecoj. Li ankau partoprenis en kunsido de LKK kaj pasigis multan tempon por konsili ghiajn membrojn pri plej diversaj organizaj detaloj. KKS vizitis ankau la infanghardenon, kie okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto kaj kies direktorino estas aktiva esperantisto.