STANO MARCHEK PLU REDAKTOS
Pasintjare la Estraro de UEA daurigis la kontrakton kun Stano Marček pri redaktado de la revuo "Esperanto" ghis la julia-augusta numero 2011. La celo estis, ke ekde la septembra numero la nuna redaktoro daurigus sian laboron sub nova kontrakto. La Estraro tamen jhus decidis daurigi la validecon de la nuna kontrakto, farita en 2003, ghis la fino de la jarkolekto 2011.
La Estraro antauvidas proponi novan kontrakton al Marček post la Universala Kongreso en Kopenhago, kie oni vershajne akceptos novan dokumenton pri la gvidlinioj pri la redaktado de la oficiala organo de la Asocio. Ghia definitivigo dependas de la difino de la ghenerala komunika politiko de UEA, pri kiu nun diskutas la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La komisiono estis elektita pasintjare en Havano kaj laboras sub la gvido de Mark Fettes. En ghi aperis interalie la ideo, ke la revuo havu plurajn volontulajn redaktorojn pri diversaj sektoroj de la movado sub la kunordigo de la chefa redaktoro. Char mankas ankorau klareco pri tiu kaj aliaj aspektoj de la redaktado, la Estraro decidis, ke la nuna redaktoro laboros lau la malnovaj kondichoj ghis la lasta numero de la jarkolekto 2011.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2376