Post la sukceso de la unua, oni anoncas por la jaroj 2010-2011 la duan konkurson pri la plej bona doktora (trijara kaj faka) disertacio diskutita en iu itala universitato dum la lastaj tri universitataj jaroj: la premio estas dediĉita al Prof-ro Giorgio Canuto, jam Rektora Moŝto de la Universitato de Parmo de 1950 al 1956 kaj Prezidanto Internacia de la Esperanto-Movado de 1956 al 1960.

Al la unua venkinto estos asignita kontribuo de € 150,00, kaj resumo de lia/ŝia verko estos gastigita en formo de artikolo sur la revuo Inkoj. La juĝantaro tenas por si la rajton taksi pluajn verkojn indajn je publikigo, kaj trovi al ili taŭgan lokiĝon.

La juĝantaro konsistas el la Profesoroj Fabrizio Pennacchietti, Universitato de Torino, Prezidanto; Davide Astori, Universitato de Parmo, Sekretario; Paolo Valore, Ŝtata Universitato de Milano, Direktoro de Inkoj.

La partopreno estas senpaga. Oni konkuras sendante paperan kopion de la verko al la adreso: Associazione Esperanto “GIORGIO CANUTO”, c/o Madella Oberrauch, via Prampolini 8 – 43100 PARMA, kaj samtempe diĝitigitan kopion al la retadreso: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. ene de 15.07.2011. Informoj receveblas ĉe: 0521.785582.

La juĝantara taksado estas nepriapelaciebla.

La premiado okazos en oktobro 2011.