En Gragnano (Brescia) okazis “Multlingveco: lingvo, povo, kono”, organizita de Itala Esperanto-Federacio kunlabore kun la Universitato de Milano. La konferenco okazis la 24-an kaj 25-an de junio kaj dum ĝi trideko da partoprenantoj interŝanĝis prelegojn relative teĥnikajn pri dulingveco kaj psiĥolingvistikaj sekvoj, socilingvistiko de italaj dialektoj kaj de la araba, gramatika analizo de Esperanto laŭ la skolo de Funkcia Gramatiko, Chomsky kaj liaj ideoj pri Esperanto, la lingvoj de filmoj kiel Avatar kaj de la insulo de la rozoj, kaj similaĵoj.

Inter la prelegantoj konataj al la legantoj de ĉi tiu bulteno estis Renato Corsetti, Wim Jansen el Nederlando, Davide Astori el Parma kaj Mauro Tosco el Torino.  Paolo Valore de la universitato de Milano prezidis la tuton kaj aranĝis ĉion aranĝindan.

La universitato de Milano tre altinivele prizorgis la loĝadon de la partoprenantoj kaj helpos eldoni la libron, kun ĉiuj referaĵoj, kiu jam estas preskaŭ pres-preta. 

Entute temis pri altinvela okazo por informi pri Esperanto altinvelan publikon.