96-A UK: 1400 ALIGHINTOJ UNU SEMAJNON ANTAU LA KONGRESO Precize 1400 kongresanoj el 66 landoj estis registritaj kiel alighintoj al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto unu semajnon antau ghia komenco. La chi-jara UK okazos en Kopenhago de la 23-a ghis la 30-a de julio. Al la tri antaŭaj UK-oj en la dana chefurbo alighis 2200 esperantistoj en 1956, 1550 en 1962 kaj 1227 en 1975. La chi-foja nombro kreskos ankorau per surlokaj alighoj dum la kongresa semajno. Alighoj pere de la kotizperantoj de UEA au che la Centra Oficejo ne plu estas akceptataj. Ankau chi-jare la unuan lokon en la kongresa statistiko havas Francio kun 175 alighintoj. Pli ol 100 alighintojn liveris krome Germanio (140) kaj Japanio (101), dum el la gastiga lando Danio alighis ghis nun 86 kongresanoj. Aliaj landoj kun minimume 25 alighintoj sojle de UK estas Pollando (69), Nederlando (62), Brazilo (59), Rusio (56), Italio (55), Svedio (51), Hungario (45), Belgio (42), Finnlando (31), Usono (30), Litovio (29), Britio (27) kaj Norvegio (25).