"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inauguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranghoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldonighos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan. La vicprezidanto informis la publikon pri kontrauaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado. Lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraupezas ghenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj lau la nunaj modeloj. Al la konferenco kaj simpozio alighis pli ol 90 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de ILEI dum la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj. El la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekster Europo, du el ili rekordaj lau partoprenantaro por ekstereuropaj aranghoj. La nuna konferenco, kvankam en Europo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksiko, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko kaj Chinio. La daurigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de chiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra flanko pozitive disvolvighos tra la sekvaj konferencaj tagoj.