Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO ricevis novan Estraron en la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazanta en la ukraina chefurbo Kievo. Łukasz Żebrowski el Pollando farighis la nova prezidanto, transprenante la postenon de la austro Gregor Hinker, kiu gvidis la junularan sekcion de UEA dum du oficperiodoj ekde 2007. En la antaua Estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Ankau du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Ko?uchová el Slovakio daurigos kiel ghenerala sekretario, dum la antaua kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado. Kvin anoj de la 8-kapa Estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio (kasisto), Nico Huurman el Nederlando0 (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj). La elekto de la nova Estraro okazis en la kunsido de la Komitato de TEJO la 16-an de julio. En la komuniko en la retejo de TEJO la Estraro, kiu stiros TEJO-n dum du jaroj ghis 2013", dankas pro la fido de la komitatanoj kaj strebos laueble plenumi chiujn esperojn je ghi".
Tejo ricevis novan estraron kun nova prezidanto
- Detaloj
- Skribita de UEA
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1749