La fina rezolucio de la 39-a kongreso de la Radikala Partio (komplete: “Senperforta Radikala Partio Transnacia kaj Transpartia”) okazinta en Romo 2011-12-08--11 enhavas pri-Esperantan eron kiu la prian engaĝitecon de tiu Partio konfirmas per vortumo aparte aŭdaca laŭ jur-doktrina aspekto (“la fundamenta rajto - de ĉiuj kaj de unuope ĉiu – je lingva komunikado”; “homara rajto alfabetiĝi pri la Internacialingvo - nomata Esperanto - certigota / sekurigota kiel homa rajto”) kaj tre defia se juĝi laŭ la efikeco de la tiucela politika agado(“homa rajto agnoskota / agnoskenda fare de la internacia kaj eŭropa leĝaroj, de la transnacia komunumo kaj de la ceteraj jur-ejoj kaj jur-fontoj”). 

Jen la (provizora / neoficiala) traduko: 

“La 39-a Kongreso de la “Senperforta Radikala Partio Transnacia kaj Transpartia”, okazinta enRomo de la 8-a ĝis la 11-a de decembro 2011-a 
….. 
reasertas 
la fundamentan rajton - de ĉiuj kaj de unuope ĉiu – je lingva komunikado, sen privilegioj kaj kun senlima avantaĝo por ĉiuj, tiel 
kontribuante al gardado de la ekosistemo de la lingvoj, havaĵo de la tuta homaro, 

kaj rekonfirmas 

sian sindevigon por la homaran rajton alfabetiĝi pri la Internacia lingvo (nomata Esperanto) formale sekurigi kiel homan rajton, agnoskitan kiel tian fare de la internacia kaj eŭropa leĝaroj, de la transnacia komunumo kaj de la ceteraj jur-ejoj kaj jur-fontoj”