Itala Esperanto Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd. ĝoje anoncas ke Europa Unio subtenos plian E-instruiston en Mazara del Vallo, danke al la programo Grundtvig Vizitoj kaj Interŝanĝoj. Esperantisto el Francio ricevos stipendion por translokiĝi al Mazara kaj kunlabori kun la tieaj agadoj de IEF dum kvin semajnoj, en autuno. Grava sukceso, kiu aldoniĝas al la financado de esperantisto el Belgio por instrui dum tri monatoj, anoncita antaŭ kelkaj semajnoj. La rilatoj inter Esperanto kaj Mazara del Vallo pli kaj pli intensiĝas.
Aldo Grassini, prezidanto de IEF, tiel komentas: "Ni ĵus ricevis informon ke lernejo en Mazara del Vallo partoprenos en Esperantista Comenius-Partnerado, financita de EU. Plie, du instruistoj estos pagitaj de EU por helpi nin en nia agado en tiu urbeto, per la programoj Grundtvig Asistantado kaj Grundtvig Vizitoj kaj Interŝanĝoj. La verda vojo de IEF bone kuniras kun la blua Europa vojo." Francesco Maurelli, kun-direktoro de Kosmo, komentas: "Ni tre feliĉas pro tiu ĉi sukceso, kiu venas ĝuste kelkajn tagojn post la sciigo de akcepto de Kosmo en Grundtvig partnera projekto financita de EU. La kosmo-skipo pli kaj pli spertiĝas." Kosmo Strategio Ltd. estas skota esperantista entrepreno, kiu celas helpi la Esperanto-mondon akiri subvenciojn, mastrumi projektojn, plani agadojn. Oficiale registrita en aprilo 2011, ĝi havas kvin kunlaborantojn kaj havas rilatojn kun dekoj da organizoj, universitatoj kaj malgrandaj entreprenoj – ne nur Esperantistaj.
Pluraj eventoj okazos en la venontaj monatoj en Mazara: la kongreso de Esperanto en Italio (kongreso.esperanto.it, kun jam pli ol 300 aliĝintoj) gastigos seminarion subtenitan de EU, kaj profesian trejnkurson pri metodiko (http://edukado.net/novajhoj?id=241), oficiale enlistigitan en la EU-datumbazo pri trejnkursoj.