En la inauguro de la 97-a UK en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Jen iliaj biografietoj.

HORI Jasuo naskighis en 1941. Li diplomitighis en la Shtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritighis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ghia vicprezidanto. Li estis chefredaktoro de la organo de JEI, "La Revuo Orienta", de 1995 ghis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ghis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon "Esperanto en Azio" li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ghis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado.  Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaghis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn.

En 2011 Hori ricevis la Premion Onisaburo Deguchi pro la diskonigado de la japana kulturo per prelegoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras la libroserio Raportoj el Japanio, en kiu aperis jam 14 volumoj ekde 1997. En 2004 li ricevis la Premion Ossaka de JEI. Li ankau multe raportis en Interreto pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo en Japanio en marto 2011. Pri tiu temo li publikigis ankau la libron "Tertrema katastrofo de Japanio 2011". En 2009 kaj 2011 li ricevis la unuan premion en la literatura konkurso de JEI.

György (Georgo) NANOVFSZKY naskighis en 1942 kaj lernis Esperanton en kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzamenighis pri lingva kapableco en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeshto 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 51-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeshto. De 1963 ghis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la renaskighintajn klubojn en Siberio, Kaukazo, Leningrado kaj Irkutsk. Nanovfszky doktorighis pri ghenerala lingvistiko en la Budapeshta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ghenevo 1982-85, ankau reprezentante UEA che UN en Ghenevo. De 1983 ghis 1988 li estis chefredaktoro de la revuo "Planlingvistiko".

Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia universitato JUSTO 1994-2011. En 1996 li doktorighis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998. De 1998 ghis 2006 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj komitatano A che UEA. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontighojn. Ekde 2007 li  estas honora prezidanto de HEA.