Unu el la kulminoj de la inauguro de la 97-a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljughi tiun altan shtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolvighado.
La vicprezidentino de Vjetnamio kaj la Alta Protektanto de la 97-a UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.
La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.
En aparta arangho post la inauguro ok esperantistoj ricevis la medalon "Por paco kaj amikeco inter popoloj" de la Vjetnama Unio de Amkicaj Organizajhoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dssgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kircheva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio), Katalin Kovats (Nederlando), Saiki Akira (Japanio) kaj Franciska Toubale (Aŭstralio).
Alta vjetnama distingo al UEA
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1603