Koranaj Aktivecoj Grupo: Oni trovis volumon de Sankta Korano apartenanta al 16-a jarcento, en historia kastelo “Kemah” en la provinco "Erzincan" de Turkujo.

Irana Korano Novaĵ-Agentejo (IKNA), branĉo de okcidenta kaj Sudokcidenta Azio raportis, ke en ĉi tiu elfosado kiun okazigis teamo de arkeologoj kaj membroj de fakultato de historio kaj arto de Ataturk universitato, 21-an de julio, oni trovis unu volumon de Sankta Korano kaj multajn historiajn manuskriptojn. La Korano estis envolvita en specialan ŝtofon kaj nuntempe troviĝas en manuskripta sekcio de universitato Ataturk por plua esplorado.

Dr. Hüseyin Yurttaş, profesoro de fakultato de Historio kaj Arto, kaj respondeculo pri elfosado diris:

En ĉi tiu elfosado oni trovis multajn historiajn manuskriptojn kaj ankaŭ unu ekzempleron de Korano apartenanta al 16-a jarcento. La trovaĵoj post sendetala kontrolo estis senditaj al la historia sekcio de arta universitato por detala esplorado. Aliaj trovaĵoj konsistas el kelkaj volumoj de Korano apartenantaj al 18-a kaj 19-a jarcento kaj kelkaj libroj pri islama juro kaj teologio.

Evliya Çelebi, en sia libro de vojaĝoj “Seyâhatnâme” kiu estas la plej detala kaj grava vojaĝlibro dum Otomana Imperio, mencias ĉi tiun historian kastelon kaj ties verkojn.