La 29an de novembro 2012 estos prezentata en Romo ĉe la Spazio Eŭropo, Palazzo Campanari (Via IV Novembre, 149- Informoficejo por Italujo de la Eŭropa Parlamento - Reprezento en Italujo de la Eŭropa Komisiono) la nova studaĵo de Eŭropa Eurydice reto pri la lernado de lingvoj en Eŭropaj lernejoj. La konferenco estos ŝanco por komparado inter Eŭropaj eduksistemoj.

La kompara studaĵo de Eurydice, Key Data on Teaching Languages at School in Europe 2012, antaŭ ne longe eldonita, provizas kompletan bildon pri la teknikoj de instruado de fremdaj lingvoj en 32 Eŭropaj landoj, kio inkluzivas statistikajn donitaĵojn kaj kvalitajn informojn pri la kunteksto kaj organizo de la instruado de lingvoj, pri la niveloj de studentoj partopreno kaj la komenca kaj daŭra trejnado de fremdaj lingvogeinstruistoj.

La okazaĵo malfermiĝos per la parolado de Elena Ugolini, Sube-Ŝtatsekretarino de la Ministerio pri Klerigado.