La 27-an kaj 28-an de novembro okazis la 5-a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Gheneva oficejo de Unuighintaj Nacioj. Ghia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj au Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ghenerala Asembleo de UN la 18-an de decembro 1992. Kiel reprezentantoj de UEA, Cesco Reale kaj Stefano Keller alparolis la Forumon che la tagordero pri malfacilajhoj spertitaj en la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio.

Lau la regularo de UN en kunsido eblas paroli, krom en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN, ankau en iu alia lingvo, kondiche ke tion akompanu interpretado en unu el la oficialaj lingvoj fare de la intervenantoj. Tia interveno okazis en la 2-a Forumo en 2009, al kiu la chefreprezentanto de UEA Stefano Keller invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj, kiu faris sian intervenon gestolingve, kun akompana vocha interpretado al la franca (video: http://goo.gl/BmZID).

La alparolo de UEA en la 5-a Forumo okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daura lingva diskriminacio che laborpostenaj ofertoj, kiu hodiau estas ankorau malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj. Dum postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj pozitive esprimighis pri Esperanto.

"Lau mia scio, tiu chi estis la unua esperantlingva interveno de UEA che UN", supozas Stefano Keller, kiu estas ankau la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj.

Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn. Reprezentantoj de neregistaraj organizajhoj substrekis la neceson traduki la Deklaracion en laueble plej multe da lingvoj kaj disvastigi ghin tutmonde.

La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj NRO-oj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankau laborkunsido de la tuta 5-membra UEA-teamo – Nicole Margot, Verena Graf, Adrian Tanner, Cesco Reale kaj Stefano Keller – por pritrakti la ghisnunan kaj plani la estontan agadon de UEA che la Gheneva UN-sidejo.

---
Teksto kaj sonregistrajho de la interveno de UEA: http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj