En Bjalistoko, sabato la 8a de decembro 2012, laŭ propono de Fondumo Zamenhof, renkontiĝis la urbestroj de Urbo Bjalistoko,
Tadeusz Truskolaski, kaj de Urbo Mazaradelvalo, Nicolò Cristaldi, kiuj subskibis Deklaracion pri kunlaboro, kiel urboj kiuj interesiĝas pri la ideo de la lingvo Esperanto, malfermante la kunlaboron ankaŭ al aliaj urboj kiuj volos en posta momento aldoniĝi al tiu protokolo.
Jen la teksto de la Deklaro:
Deklaracio
Rigardante la riĉan pasintecon kaj tradiciojn de la Urboj – Flankoj de jena deklaracio, ligitaj kun la lingvo kaj la ideo de Esperanto, aprezante ĝisnunajn klopodojn por disvastigi la lingvon Esperanto kaj scion pri la figuro de ĝia kreinto, Ludoviko Zamenhof, La flankoj esprimas volon ekagi por kunlabori pri interesigado pri la ideo de la lingvo Esperanto kaj pri formado de historia imagpovo kaj popularigado de la urbanoj aktive konstruantaj sian kulturan identon.
Intenco de la flankoj estas kunlaboro pri popularigado de edukaj, artaj kaj kulturaj eventoj, servantaj al realigado de la supre menciitaj celoj.
La flankoj interkonsentas, ke jena deklaracio havas karakteron iniciatantan kunlaboron kaj ne kaŭzas iujn ajn jurajn aŭ financajn devontigojn.
Urboprezidanto de la Urbo Bjalistoko Urbestro de la Urbo Mazara del Vallo
Dum la renkontiĝo, la du urbestroj jam interkonsentis pri plua paŝo, nome pri reciproko de la vizito la 10an de septembro 2012, kiam Truskolaski vizitos Mazaradelvalon, kaj tie malfermos straton de la historia uurbocentro dediĉita al Bjalistoko.
Per postaj konsentoj inter la delegacioj ankaŭ estis planitaj vizito de lerneja ĥoro de Bjalistoko al Mazaradelvalo plej verŝajne en aprilo 2013, kaj interŝanĝa vizito de lerneja ĥoro de Mazaradelvalo al Bjalistoko, kaj plue ekspozicio de produktoj de Mazaradelvalo en Bjalistoko kaj reciprole, kaj ke la fajencojn kiuj ornamos la vojon Bjalistoko en Mazaradelvalo desegnu aŭ produktu la arta liceo de Supraśl, urbo apuud Bjalistoko, liceo en kiu oni jam instruis kaj instruas Esperanton.
Ĉiuj tiuj agadoj estos farataj ankaŭ kun la kunlaboro de la Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de la Centro de Esperanto kaj Interkulturo, kaj sekve plejparte pere de Esperanto.
Bruĉjo Kasini
prezidanto de Fondumo Zamenhof, Bjalistoko
direktoro de Centro de Esperanto kaj Interkulturo, Mazaradelvalo