Dimanĉo la 24a de marto de la 10a ĝis la 17a okazos en Romo la dua jara Asembleo de la Asocio Nitobe (adreso: Via di Santa Dorotea, 23, dua etaĝo)

Tagordo

1. Raporto de la Sekretario kaj de la Kasisto

2. Resumo de la ĉefaj rezultoj de la pasinta jaro (projekto “Tibet”, projekto “Dujara raporto pri Lingva justeco”, projekto ĉe la bazaj lernejoj en Romo, politika agado en Italio, disvastigo de la libro “Teĥnikoj de neperforto”, partopreno al pluraj esperantistaj aranĝoj, programado de internaciaj kunlaboradoj, informa agado, ktp).

3. Prezento kaj diskuto de la strategiaj planoj por la jaro 2013-14

4. Elekto de la asociaj oficoj

5. Diversaĵoj