Ĉio pretas por la komenco de la 35a Internacia Junulara Festivalo: ĉi-jare la IJF okazos en la ĉarma urbo Ostuni (en provinco de Brindisi) de la 27a de Marto ĝis la 2a de Aprilo 2013. La festivalejo estos “Villa della Speranza”, konstruaĵo bele ĉirkaŭata de vegetaĵoj, tre proksima al la maro kie, dum unu semajno, dekoj da partoprenantoj el la tuta mondo renkontiĝos. La Internacia Junulara Festivalo 2013 estas patronata de la Regiono Apulio.
Esperanto: Why not? estas la ĉefa temo de IJF 2013, kiu korolarios la eventojn en kalendaro: d-ro Giorgio Silfer enkondukos dupartan diskuton pri la eraroj faritaj far la
Esperanto-movado dum la lastaj 100 jaroj, kaj ties sekvoj; d-ro. Roberto Tresoldi prelegos pri la similaĵoj inter Indonezio kaj Esperantujo, klopodantaj por disvastigi kaj konigi la respektivajn lingvojn: Bahasa kiel neŭtrala helplingvo por la unua, kaj Esperanto, kompreneble, por la dua. Finfine, ankaŭ la pasinta IEJ estraranino Gianfranca Gastaldi prezentos, prelege, la psikologiajn kialojn, kiuj (ĉefe en la itala kadro), limigas la disvastigon de la Movado.
La tema programo de la Internacia Junularo Festivalo 2013 alflankiĝas kiel kutime kun samkvalita distra programo, kiel ekzemple la sportumadoj, ludoj, koncertoj, temaj vesperoj,
Esperantaj kursoj, kaj eĉ la famaj gufujo, trinkejo kaj diskejo vespere. Finfine, post plia lernado pri la Blanka Urbo (kromnomo de Ostuni) per la urba ludo, vizitu la famajn urbojn de
Alberobello (dum la duontaga ekskurso) kaj Barletta-Castel del Monte (dum la tuttaga ekskurso).
La Internacia Junularo Festivalo 2013 en Ostuni estos ŝanco por pasigi la Paskan semajnon en internacia, juna, amuza kaj tre kleriga etoso, taŭga por ĉiuaĝaj homoj. Partoprenantoj havos eĉ la ŝancon gustumi lokajn bongustaĵojn kaj miri historiajn kaj pejzaĝajn belaĵojn de la Regiono Apulio, esperante la indulgon de la vetero! Kiel ĉiujare, IEJ atentis la kotizojn laŭ la aĝo de partoprenantoj kaj iliaj hejmlandoj, kompreneble por faciligi kaj kuraĝigi la partoprenadon de junaj kaj maljunaj esperantistoj.
Dum la Internacia Junularo Festivalo 2013 okazos, kiel kutime, la elekton de la nova Estraro de Itala Esperantista Junularo por la jaro 2013a/2014a.
Por pliaj informoj: http://iej.esperanto.it/ijf/2013/