Itala Esperantista Junularo esprimas plenan kontenton pro la historia verdikto de la administracia tribunalo de Milano, kiu nuligas la decidon de la Milana Politekniko laŭ kiu ekde la onta universitata jaro ĉiuj magistriĝaj kaj doktoriĝaj kursoj estus anglalingvaj.

La tribunalo taksas tiun ĉi decidon neakordigebla kun la leĝo n-ro 1592/1933, kiu fiksas la uzadon de la itala lingvo en ĉiuj universitatoj. Agnoskas, krome, ke internaciigo “ne signifas submeti la instruadojn kaj la sciencan kulturon praktikatajn en publika itala universitato al aparta fremda lingvo, eĉ se ĝi estas plej disvastiĝinta komunikilo inter diversnaciecaj personoj”, ankaŭ ĉar “La strategia celado antaŭfiksas utiligon je sole la angla lingvo, sed ĉi tio kunportas malfermiĝon limigitan al sole la anglalingvaj kulturoj, laŭ selekta kriterio nekohera kun la celo de internaciigo.”

Aplaŭdas doe nia asocio al la agnosko de gravegaj principoj de justeco kaj demokratieco lingvaj, kaj esprimas la deziron pri ja pli vasta internaciiĝo de la itala universitata medio, bazita tamen sur egalecaj kaj vere internaciecaj principoj, sen enmetado je la italaj lingvo kaj kulturo en pozicion subalternan al tiu de la anglaj.