La unuan fojon okazis komuna kongreso de Internacia Fervojista Federacio (IFEF) kaj Espéranto-France (UFE). Ĝi kunvenigis ĉ. 260 homoj el 19 landoj en Artigues-apud-Bordozo inter la 3a kaj 11 de majo 2013. Iel estis defio kunigi kongreson de la plej granda aliĝinta faka asocio de UEA kaj la kongreson de Landa Asocio. Tio certe donis kapdolorojn al la kasistoj de ambaŭ organizaĵoj, des pli ke la oficiala kongreso de UFE, kun ĝenerala membrokunveno kaj aliaj laŭstatutaj kunvenoj okazis nur en la dua parto de la semajno. Sed la partoprenantoj de ambaŭ asocioj tre ĝuis la rezulton ! La grandaj avantaĝoj estas, ke tiel eblas havi multe pli riĉan kulturan programon, kaj evidente ke tio garantias internacian etoson, kio malpli facilas en nur unu-landa kongreso.
La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn. Tial povis kuniĝi senprobleme la du asocioj por siaj jarĉefkunvenoj.
Dum la solena malfermo salutis la prezidanto de IFEF Rodica Todor, la prezidanto de LKK Sylviane Lafargue, la vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, nome de ILEI Stefan macGill, Bernard Sarlandie, prezidanto de Espéranto- Gironde, la reprezentantoj de la diversaj partoprenantaj landoj, vicprezidanto de la Akademio Brian Moon. Tre interese parolis Jean-Marie Darmian, vicprezidanto de la Departementa Konsilio, kiu tuj poste verkis entuziasman raporton sur sia blogo <www.jeanmariedarmian.fr>
Dum la plenkunsido de IFEF estis reelektita la ĝis nuna estraro por la periodo 2013-2016 kaj akceptita nova landa asocio de IFEF : Kuba Esperanto-Fervojista Sekcio el Kuba Esperanto-Asocio.
Nova Estraro de UFE estis elektita kun denove Axel Rousseau kiel prezidanto.
IFEF havis siajn fakajn kunsidojn kaj fakajn vizitojn. La kongresa temo « La rolo de la fervojoj en la disvolviĝo de la moderna mondo » instigis al pluraj fakaj prelegoj. Andrej Grigorjev el Siberio prelegis pri fervojista sindikato, Stefan MacGill el Hungario/Novzelando pri la rolo de fervojo en moderna mondo, Michel Lafosse pri bordoza tramo, Robert Combes pri la konstruado de la viadukto de Fades, Mireille Grosjean pri japanaj trajnoj. Inter la alitemaj prelegoj : Daniel Moirand, tradukinto de la verko, parolis pri la 1001 noktoj ; pri Radio Muzaiko klarigis Veronika Poor kaj la nuna volontulo de TEJO ĉe Centra Oficejo Quentin Weber-Seban prezentis la junularan movadon.
Dum la kongreso oni ĝuis multajn spektaklojn. La sekreton de la magia trajneto malkaŝis La Kompanoj. Maragane prezentis okcitanajn kantojn, la konata duopo Kajto plukajtumis kaj lokomotivis kaj la internacia koruso Interkant’ montris sian novan spektaklon « Pri Karmen ».
Ekskursoj kondukis al famaĵoj de la regiono : Bordozo, Blajo, Saint-Emilion, Arkaŝono, la landezia vilaĝo en la subĉiela muzeo Marquèze, estuaro Ĝirondo.
IFEF venontjare kongresos en Italio, en San Benedetto del Tronto.