Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, kaj Pola Esperanto-Junularo lanĉas strategian dujaran partneriĝon, subvenciatan de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado - Grundtvig - Partnerado.

La ĉeftemo estas: "Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?" La fokuso estos ĉefe (sed ne nur) pri plifortigo de junularaj Eperanto-organizoj, per kunlaborado, kunpartigo de bonaj praktikoj, kaj trejnkursoj dum la projektvivo. Esperanto-organizoj estas preskau ĉiam bazitaj nur sur volontula laboro, sed aranĝas mirindajn agadojn. Tamen, oni ja povas multon plibonigi, adresante projektmastrumajn teknikojn kaj kvalitkontrolon.

Estas antauviditaj almenau ses internaciaj renkontiĝoj de la projekto, ĉefe dum Esperanto-eventoj, por fokusiĝi pri:
- organizado de eventoj
- teamlaboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj
- merkatado
- financa mastrumado kaj monakirado
- negocaj kapabloj

La buĝeto por la tuta projekto estas je 89.000 €. Plie, Centro-Esperanto Torino kaj ARCI Esperanto estas en atendolisto, en sufiĉe alta loko en la vico. En autuno EU informos ĉu ili rajtos esti en la projekto, plialtigante tiukaze la tutan buĝeton per pliaj 40.000 €. "La projekto estas eksterordinara ŝanco por ke nia junularo spertiĝu kaj kvalitagadu. Ni do strebos ĉiukaze partopreni la trejnadaron, esperante ke aŭtune falu sur nin folioj kaj EU-mono", komentas Michael Boris Mandirola, nome de la italaj organizoj en atendolisto.

"TEJO ĝojas pri la aljuĝo de EU-subvencio por pluraj landaj sekcioj kaj plenkreskaj organizoj por siaj junularaj sekcioj", komentas Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO. "Tio montras la vivecon kaj junecon de la Esperanto-movado, kaj aliflanke multe helpas la eŭropan E-movadon pligrandiĝi. Ni esperas, ke ĉi tiu agnosko pri la kvalito de la projekto instigos aliajn similajn iniciatojn de niaj sekcioj", li aldonas.

La projekton ideis, evoluigis, kaj plusekvos Kosmo Strategio Ltd facebook.com/kosmostrategio, kune kun la envolvitaj organizoj.