La Kataluna Sociolingvistika Societo (SOC), filio de Institut d'Estudis Catalans (Instituto de Katalunaj Studoj, iec.cat) publikigis komunikaĵon pri la '"politika ofensivo kontraŭ la uzo de la kataluna fare de la organoj de la Reghlando Hispanujo", instigante la internacian sciencan komunumon peti al Unesko kaj al la Konsilio de Eŭropo "enketi kaj, se necese, formale kondamni la politikojn kiuj celas - pli aŭ malpli malkaŝe - subfosi la katalunan lingvon".
La Societo sendis la deklaron al sciencaj asocioj kaj internaciaj revuoj por plua disvastigo. SOC invitas la internacian komunumon partianiĝi, ĉar "la hispanaj aŭtoritatoj strebas la malfortigon de la viveco de la kataluna lingva komunumo per la efektivigo de politikoj, kiuj malhelpas komunikadon inter la lingvo-uzantoj kaj la disvastigon de kulturaj kaj komunikilaj produktoj en la kataluna ".