Ĉu vi volas labori en dinamika etoso, kun pluraj internaciaj kontaktoj? Itala Esperanto-Federacio - www.esperanto.it  -  serĉas novan respondeculon por la sekretariejo, por partatempa posteno,  kutime por du tagoj semajne, por sia sidejo en Milano, via Villoresi 38.  

Ideala kandidato:

  •  havu sperton en administrado kaj kontado
  • scipovu Esperanton kaj la italan
  • iniciatemo kaj kapablo memstare labori, post tauga trejnperiodo
  • elstaraj homrilataj kapabloj, kaj kapablo labori en teamo
  • intereso por la mondo de neprofitcelaj organizoj kaj por internaciaj  interkulturaj projektoj  

Itala Esperanto-Federacio Itala E-Federacio estas neprofitcela organizo fondita en 1906, kies  sidejo situas en Milano. Ĝi kunigas kaj organizas tiujn homojn, kiuj sin  devigas por la instruadon kaj la disvastigo de la Internacia Lingvo  Esperanto, emante kontribui al faciligo de interpersonaj rilatoj,  solidaro kaj paca interpopola kunvivado, kontraŭ ĉia diskriminacio, kaj  aparte tiu lingva, ĉar ĝi estas malagnosko de la popola kultura  identeco. IEF organizas ĉiujare kongreson kun ĉirkau 300 partoprenantoj,  kaj ricevis kelkajn Europajn subvenciojn por la organizado de  seminarioj, trejnadoj, internaciaj moviĝoj. Antaunelonge ĝi lanĉis  Centron por Esperanto kaj Interkulturo en la sicilia urbo Mazara del Vallo.   Se vi interesiĝas, skribu al , aldonante  motiviĝleteron kaj vivresumon en Europass-formato.