Bjalistoka Esperanto-Societo, Triesta Esperanto-Asocio, Verĉela Esperanto-Grupo, Esperanto-Rok-Asocio / Vinilkosmo, Skota Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Klubo de Visaginas Asorti lanĉas strategian dujaran partneriĝon, subvenciatan de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado - Grundtvig - Partnerado.
La ĉeftemo estas: "Elloke tutmonden: la novaj defioj de volontulado". La fokuso estos ĉefe (sed ne nur) pri plifortigo de loka Esperanto-agado ĝis internacia nivelo, per kunlaborado, kunpartigo de bonaj praktikoj, kaj trejnkursoj dum la projektvivo.
Estas antauviditaj almenau ses internaciaj renkontiĝoj de la projekto, ĉefe dum Esperanto-eventoj, por fokusiĝi pri:
- bazaj komputilaj kapabloj, sociaj retejoj
- organizado de kulturaj lokaj eventoj
- teamlaboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj
- memmastrumado (tempo- kaj streĉmastrumado, motiviĝo, decidalpreno, problemsolvado)
- financa mastrumado kaj monakirado
- kunlaborado kun lokaj kaj edukaj instancoj
La buĝeto por la tuta projekto estas je 109.500 €.
Konsiderante la ĝemelan projekton aprobitan por Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, kaj Pola Esperanto-Junularo, la du sumas je 198.500 € [+40.000 € en atendolisto], historie rekorda cifero por projektoj kies celo estas nur la plifortigo de nia movada strukturo.
"Triesta Esperanto-Asocio estas feliĉa partopreni en tiu ĉi dujara projekto kaj esperas baldau interkonsenti programon kiu favoru ĉiujn partnerojn", Edvige Tantin Ackermann ageme komentas. Floréal Martorell el Eurokka/Vinilkosmo aldonas: "La projekto helpos nian muzikan agadon en la organizado internacia de niaj kulturoj eventoj en Europo". "Ni havos unikan ŝancon internaciigi kaj trejni nian aktivularon solvante kelkajn gravajn kompetentmankojn kiuj evidentiĝis dum nia lokagado. Ĉi tiu projekto havas grandan potencialon por nia klubo", pozitive komentas Michael Boris Mandirola, vicprezidanto de Verĉela Esperanto-Grupo.
La projekton ideis, evoluigis, kaj plusekvos Kosmo Strategio Ltd - facebook.com/kosmostrategio, kune kun la envolvitaj organizoj.