TEJO ricevos subvencion por la trejnseminario "Genro kaj Egaleco: alaga enkonduko"
Danke al subvencio de la Eŭropa Komisiono, TEJO (www.tejo.org) organizos trejnseminarion pri la temo de genra identeco kaj genra egaleco, adresitan al junuloj aktivaj en sia reto de organizoj kiuj deziras esplori la temon kaj ekaktivi en tiu kampo.
Ĝi estos spaco por prikonsideri la naturon de genro kaj kiel genro rilatas al individua identeco.
Estos traktitaj temoj kiel la kulturaj stereotipoj pri vireco, virineco kaj sekseco, la bildoj transdonitaj de la amaskomunikiloj kaj la genr-bazitaj perforto kaj diskriminacio. Ni pritraktos tiajn temojn kaj per teoriaj, kaj per neformalaj metodoj, kaj je transnacia, interkultura perspektivo.
La seminario okazos dum Pasko 2014 en Castelsardo (Sassari), Italujo, en la kadro de la tie okazonta Internacia Junulara Festivalo.
- Detaloj
- Skribita de tejo.org
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1464