La 2-an de julio 2013 Verena Graf kaj Stefano Keller reprezentantoj de UEA ĉe UN en Ĝenevo renkontis la teamon de la Legio de Bona Volo (LBV), kiu tie partoprenis EKOSOK-kunsidon. Tiuokaze la UEA-komisiitoj kaj la LBV-teamo interŝanĝis informojn pri sia agado ĉe UN. Jam ekzistas kunlaboro inter la du NRO-j: la Novjorka UEAkomisiitaro havas okazojn al komunaj aranĝoj en la Novjorka oficejo de LBV.

La esperantistaj membroj de LBV sendis internacilingvajn magazinojn al la Ĝenevaj teamanoj, kiujn la renkontitoj transdonis al Keller. Li estis videointervjuita de LBV.  Dum la posttagmezo okazis kunsido de la UEA-komisiitoj traktanta la eblojn kaj laborcirkonstancojn de niaj reprezentantoj en la Ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, konsiderante la diversajn kunsidtemojn de la tie ekzistantaj UN-instancoj.

Dum la EKOSOK-kunsida tago ĉe UN en Ĝenevo, Stefano Keller interparolis kun s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kiu same tie ĉeestis. Temis pri la laboro de UEA, pri la kongresoj de Kopenhago (al kiu ŝi sendis mesaĝon) kaj informoj pri la baldaŭ okazonta, 98a UK en Rejkjaviko.