La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanchon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, cheestis la inauguron kaj legis sian salutmesaghon, premiitan per forta aplaudo. Krom la prezidento, cheestis ankau kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.

Per sia cheesto honoris la inauguron ankau la china ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola afersharghito Lech Mastalerz kaj la rusia afersharghito Aleksej Shadskij. Cheestis ankau Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.

Hannes Högni Vilhjálmsson kiel prezidanto de LKK bonvenigis la kongresanojn al Islando, post kio Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, legis la jam tradician salutmesaghon de d-ro ingh. L.C. Zaleski-Zamenhof.  La ghenerala sekretario Barbara Pietrzak anoncis la novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson. La kongresanaro omaghis la memoron de Sæmundsson, forpasinta la 22-an de junio, kaj de aliaj Honoraj Membroj, forpasintaj post la antaua UK, per momento de silento.

La ghenerala direktoro Osmo Buller legis la nomojn de la nova Estraro, kies prezidanto estas Mark Fettes kaj kiu ekgvidos la Asocion lundon, la 22-an de julio. La inauguro estis ankorau gvidata de la malnova Estraro, kies prezidanto Probal Dasgupta por la lasta fojo faris festparoladon. (La teksto estos publikigita aparte.)  Antau la festparolado Orlando Raola, la reghisoro de la kongresa temo, faris mallongan enkondukon en la temon ("Insuloj sen izoligho: por justa komunikado inter lingvokomunumoj") kaj invitis la kongresanojn al la kunsidoj, en kiuj ghi estos traktata.

Novajho en la inauguro estis filma pauzo, kiu pro teknikaj problemoj tamen iom prokrastighis, donante spacon al la tradicia muzika pauzo, kiun plenumis la argentina pianistino Teresita Alaniz. Tuj poste la salono mallumighis por la monda premiero de la mallonga animita filmo "Espero" de la reghisorino Simone Gianpaolo. La filmo estas originale farita en Esperanto, kun la vocho de Mariana Evlogieva.

Sekvis la salutparoladetoj de TEJO (vicprezidanto Michael Mandirola), ILEI (prezidanto Mireille Grosjean), Akademio de Esperanto (vicprezidanto Brian Moon) kaj SAT (Nikolao Gudskov). La plej longa sed vigla programero estis la kavalkado de salutoj de la landoj reprezentataj en la UK. Gvidis ghin la estraranoj Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel.

Post komuna kantado de la Himno, prezidanto Dasgupta deklaris la 98-an UK malfermita per la oficiala martelo de UEA, ricevita donace en la 33-a UK en la sveda urbo Malmö en 1948.