Al:

Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA
Landaj sekcioj kaj komitatanoj de ILEI
Regionaj Komisionoj (RK), TEJO

Karaj,

Preskaŭ liberiĝinta de la devo finpretigi la revuon Juna amiko, mi rapide raportas al vi tri kaj duonon da punktoj. Kial ne kvar? Nu, la lasta punkto temas nur pri antaŭaverto pri projekto, kies detaligo sekvos.

Juna amiko:

Numero 2013/1 malfruas ses monatojn – mia kulpo. Sed finfine, ĝi nun eniris presejon. Ĉi tio estos la lasta numero, kiun mi redaktos. Feliĉe, la eldonanto de la revuo, ILEI, kunlabore kun mi kaj UEA, troviĝas sur la bona vojo nomumi novan redaktoron kune kun modifita redakta teamo, kies tasko estos reakuratigi la revuon, kaj pli aktive varbi por ĝi. Gravas ne perdi la lastan fizike presatan internacian revuon por lernantoj kaj lernejanoj.

Monda Tago de Instruistoj:

Tiu projekto, lanĉita de ILEI antaŭ unu jaro, tre pozitive progresis. Ni nun havas la rezolucion en deko da lingvoj (tuje mi sendos al vi ties plej freŝan version). Okazis aŭ okazos eventoj en pluraj landoj: Rumanio, Pollando, Hungario, Meksiko kaj sendube pliaj. Landoj kiel Svislando kaj Italio aktive uzis tiun rezolucion por starigi kontaktojn kun instruistaj sindikatoj kaj Unesko-komisionoj. ILEI arigas informojn pri la monda celebrado. Ŝajnas al ni, ke la esperantistoj notas la tagon (la 5an de oktobro) pli aktive ol Unekso mem!

Monata raporto:

La Estraro de UEA provos regule raporti al la Komitato, Konsilio kaj aliaj pri siaj kurantaj laboroj. La unua tia raporto ĵus disiris. Mi kaptas la okazon konigi ĝin ankaŭ al vi.

Aktivula trejnado:

Jen la duon-temo. En sekvaj tagoj vi ricevos bazan dokumenton pri la planoj de UEA sur la kampo de Aktivula Trejnado. Planado progresas por la okazigo de la unua tiucela Seminario en la sekva nord-hemisfera printempo – ene de monato ni konigos la detalojn. Ni esploras eblojn okazigi similajn seminariojn en aliaj mondpartoj.

 

Aldonaĵo: 

Monata raporto de la estraro de UEA.

 

-- 

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri Juna amiko kaj kurso e125.