La 1a Junulara Esperanto Kongreso sukcese finiĝis hodiaŭ. Ĝi estis ege granda laboro okazigi kongreson por junuloj en Nankana Sahibo. Ekde fondo de JEP, ni ĉiam planis kolekti junulojn je unu platformo, do la tempo venis kaj ni gaje kongresis kune. S-ro Iqbal Hussain Kharal (Deputita Oficisto de Edukado) estis nia ĉefgasto, li ĉiam subtenas nian junularan agadon por Esperanto kaj ankaŭ li estas lingvemulo. Pli ol 20 junuloj ĉeestis en nia eventaĵo. Kelkaj el ĉeestintoj decidis lerni serioze, do nia kongreso estis fruktodona por nia estonteca Movado.
Post prelegoj pri Enkonduko de Esperanto, Junulara kaj Pakistana Movado komencis klason por lerni. Estis feliĉa tempo, ke oni tuj kaptis la sistemon de Esperanto, nia klaso daŭris 1 horon. 
Post klaso, oni transdonis salutmesaĝjon (kun traduko) de s-ro Michael Boris Mandriola (Vicprez. de TEJO), Juan Sebastian Quintero (Vicprez. de Kolombia Esperanto-Ligo), Miĉo Vrhovac (Vicprez. de Esperanto-Societo "La Mondo" el Bosnio kaj Hercegovinio) kaj bondeziroj de s-ro Naeem, prof. Saeed, s-ro Ikhlas el Pakistano, s-ro Salam de landa asocio "PakEsA", s-ro Zubair (KAEM-ano el Pakistano), s-ro Bharat Ghmirie el Nepalo, s-ro Adam el Malajzio, s-ino Marcia Braga de Oliveira el Rio de Janejro (Brazilio) kaj aliaj al ĉeestintoj

Fine, ni prenis kelkajn decidojn plibonigi nian movadon. Ni reelektis estraron por 3 jara laborplano.

Nomo de Nova Estraro por 3 jara laborplano 2013-2016

Prezidanto: f-o Adeel Mahmood Butt
Vic-Prezidanto: f-ino Munaza Afzal
Sekretario: Waqas Atlas
Inform-sekretario: Qasim Ali

Membroj: Muhammad Yaseen, Mashari Mahmood, Tanzeel Butt, Junaid Shah, Waqar Azeem

Laborplano:
1) En nia 3 jara laborplano, Ni enirigos Esperanton en najbaraj distriktoj kiel Ŝejĥupurao, Fajsalabado kaj Lahoro.
2) Okazos la 2an Junularan Esperanto-Kongreson venontjare en la sama urbo (Nankana Sahibo)
3) Ni komencos kontakti al studentaj kaj junularaj organizoj de nia regiono.
4) Ni planos pri organizo de Sudazia Junulara Renkontiĝo de Esperanto en 2015 kiel Komuna Seminario inter Orientaziaj Junuloj okazas. Do, ni anoncos la daton kaj lokon post junio 2014.
5) Ni laboros por iĝi landa sekcio de TEJO kaj informos pri nia agado.

Post decidoj kaj organizi bone la kongreson, oni gratulis unu la alian kaj kongreso akiris je fino.

Amike, 
Adeel M. Butt
Prez. de JEP