Datrevenoj povas proksimigi aŭ malamikigi homojn. La 15an de decembro estas datreveno kaj emblemo de toleremo kaj interkompreno.

Ĉi-tiun tagon de 1859 naskiĝis en Pollando Ludoviko Zamenhof, laŭ Unesko "unu el la grandaj personecoj" de la homaro.

Li, rimarkante, ke la lingvaj baroj malpermesas komunikadon kaj eĉ pliakrigas malamon, ĵaluzon kaj malamon inter la popoloj, en 1887 al la mondo prezentis esperanton, helpa lingvo por ne-etna egaleca komunikado inter homoj de malsamaj kulturoj.

La nomo de Zamenhof estas ankaŭ ligitaj al hilelismo kaj homanarismo, du projektoj de universala frateco, bazitaj sur homaj rajtoj kaj respekto de diverseco. Tiujn principojn li re-firmigis en la ""Post la granda milito (Alvoko al la diplomatoj)" kontraŭ la sensenca buĉado ĉar "ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj loĝantoj, kiajn ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas."

Li ne vidis la finon de la milito kaj mortis en 1917 en Varsovio. Lia revo pri homa frateco ŝajnis finita kaj la mondo estis frapita de nova katastrofa milito. Tamen, post kiam armiloj finfine silentis kaj 100 jarojn post la naskiĝo de Zamenhof, eŭropaj ŝtatestroj kunvenis en Romo, kreante la bazojn de la Unio, Nobel-Premiita en la jaro 2012 por ĝia kontribuo al paco.

En 1954, UNESKO nomumis Universalan Esperanto-Asocion konsulta organizaĵo, substrekante la rezultoj akiritaj  kaj deklarante ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko. La Ĝenerala Direktoro estis komisiita sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizajojn.

Esperanto, fakte, travivis la persekutojn de la nazia kaj stalinisma reĝimo kaj daŭrigas hodiaŭ komunikigi la mondon. Plia agnosko, alvenas en 1985, kiam Unesko per adopto de nova rezolucio petis "la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj". En 2009, okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo, Google omaĝas Zamenhof-n per publikigo en la serĉilo de speciala emblemo de la usona firmao, kie anstataŭ la litero "L" aperas la flago de la "Verda stelo", simbolo de Esperanto. Ekzistas ankaŭ multaj monumentoj memore de la Doktoro Esperanto: la ĉefurbo kun la plej alta koncentriĝo estas Vieno kaj la omaĝoj pli "malproksimaj" estas la asteroidoj (1421) Esperanto kaj (1462) Zamenhof, malkovritaj respektive en 1936 kaj en 1938 fare de Yrjö Vaisala.