La artikoloj de Kataluna Esperantisto ekde 2011 estas de nun elŝuteblaj el la retejo RACO: http://raco.cat/index.php/
Kataluna Esperantisto ŝanĝis sian formaton en la jaro 2011, kiam ĝi seniĝis de sia bultena parto (kiu estas memstare eldonata). Ĝi fariĝis "sesmonata katalunlingva revuo pri lingvaj rajtoj, lingvoj de internacia komunikado, minorigataj lingvoj kaj la historio kaj aktualaĵoj de Esperanto kaj la planlingvoj". Ĝi kombinas materialojn originale verkitajn por la revuo kaj tradukojn de alilingvaj artikoloj. La disduigo de Kataluna Esperantisto inter asocia bulteno kaj faka universitateca periodaĵo celis i.a., ke ĝi povu esti akceptita en RACO kaj, tiamaniere, Esperanto vastigu sian videblecon. Ĝia enhavo aperas nun en unu el la kutimaj serĉiloj por lokaj socisciencistoj.
La revuon, kompreneble, oni daŭre povas konsulti ankaŭ en la retejo de Kataluna Esperanto-Asocio: http://www.esperanto.cat/web/