Ni informas, ke en la 1a de novembro Carlos Pereira rezignis la postenon de prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo. La decido okazis pro la neebleco dividi la tempon inter laborado kiel federacia direktisto kaj prezidanto de BEL. Carlos Pereira ĵus translokiĝis de ministrejo kaj prenis novajn rolojn en posteno de granda respondeco, kiu postulas kompletan dediĉon.
Brazila Esperanto-Ligo dankas al Carlos Pereira por lia laboro dum tiuj 10 monatoj de administrado, kiam li estis ĉiam ĉeestanta en la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, studante kaj efektivigante solvojn por la modernigo de la proceduroj de BEL, kreante etoson por partoprenema estraro en la decidoj kaj igante la Institucion pli aktualan.
Carlos Pereira adiauas la prezidantecon petante la apogon de ĉiuj al la grupo, kiu restas en la Estraro, por ke ili povu efektivigi la necesajn rimedojn por restarigi nian amatan institucion kaj tiel antaueniri la idealon de Esperanto, kiu viglas tra la tuta Esperanta komunumo ekde la prezento de la projekto pri lingvo de L. L. Zamenhof al la mondo, antau pli ol 125 jaroj. La idealoj por faciligi la komprenon inter popoloj kaj pri paco kaj egaleco en la mondo per neutrala internacia lingvo restos ĉiam ĉeestantaj en la misio de Brazila Esperanto-Ligo.
Nun plenumas la prezidantecon la tiama vicprezidanto Evandro Avellar, kun plena apogo de la nuna estraro. Ni kredas, ke ni povas fari multon por Esperanto, kaj kun la kunlaboro de ĉiuj, ni alportos novan eraon por la Esperanto-movado en Brazilo.
Fine, ni reafirmas nian dankon al la eksa prezidanto pro sia partopreno kaj ĉiama demokratia sinteno en tiuj 10 monatoj de aktivado. BEL disponeblas al ĉiuj por pliaj klarigoj.
La Estraro de Brazila Esperanto-Ligo
periodo 2013-2015
Prezidanto - EVANDRO FERREIRA DE AVELLAR
Financa direktorino - MARIA DAS DORES BARCELLOS
Kasisto - SANDRO MOREIRA ALVES
1-a Sekretario - EURIPEDES ALVES BARBOSA
2-a Sekretario - EMILIO CARLOS VAZ CID
3-a Sekretario - FRANCISCO MATTOS DE OLIVEIRA
Fiska Konsilantaro
- Konstantaj: LUIS GUILHERME SOUTO JARDIM, JOSIAS FERREIRA BARBOZA, PAULO PEREIRA NASCENTES
- Anstatauantoj: AYMORE VAZ PINTO, JAMES REZENDE PITON, ANA ROSARIO KOIDE KAMEY DE OLIVEIRA
Prokuroro de la Ligo: Dr. Rogério Carneiro