Ni ĝojas enmanigi al vi tre koncizan superrigardon de la enhavo de la nova Strategia Plano de nia Asocio, kiun la Komitato akceptis en Rejkjaviko. Dum tiu UK, ni konstatis la bezonon prezenti pli simplajn resumojn de tiu plano – la plena 42-paĝa dokumento vere celas kernajn aktivulojn kaj dezirantojn de detalo. Ni plue laboros por krei alilongajn resumojn kun invitoj al la membroj praktike partopreni en la laboroj.
La nuna superrigardo estis kreita de nia nova redaktoro de la revuo Esperanto, Fabricio Valle kune kun lia grafikista/teknikista kolego. Ĝi donas antaŭguston pri tio, kio atendeblas en la revuo mem.
Ni liveras ĝin en formato PDF, sed laŭpete ni povos liveri ĝin ankaŭ en formo de lumbilda prezentaĵo (PPT) kun pezo de aŭ 1.3 MB (aŭ 9 MB).
La dokumentoj fariĝos alireblaj en la retpaĝaro de UEA. Ni invitas vin diskonigi la nunan dokumenton al viaj membroj, eble pere de via propra retejo, kaj uzi ĝin en la grava tasko revarbi membrojn por la Asocio, kaj plie por altiri novajn. Intensigo de agado ĉe UEA en la kampoj de Konsciigo, Kapabligo kaj cetero dependas je la financaj enspezoj de pli granda membrobazo ol ni nun havas. Do, la aktiva kunlaboro de niaj Landaj Asocioj esencas por nia komuna prospero. Pri membrovarbado ni kontaktos vin refoje.
Antaŭdankon pro viaj grandaj klopodoj tra la sekvaj monatoj!
Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri Juna amiko kaj kurso 'Esperanto Etape'.