Denove aktiviĝis la vivo chirkau la ekzamenoj lau la Komuna Europa Referenckadro (KER). En la venontaj tagoj poŝte ricevos siajn atestilojn plurdekoj da kandidatoj, kiuj trapasis sesion en Herzberg, Rejkjaviko au Kastelaro.
Sabaton, la 16-an de novembro, Katalin Kováts mem enmanigis tridek kvin atestilojn dum la 25-a Europa Rendevuo en Le Touquet, Francio, kiun ĉeestis multaj el la trapasintoj de la Dua Tutmonda Ekzameno en Arras, kaj ankaŭ sukcesintoj de aliaj someraj sesioj. Ĉeestis ekzemple Paula Niinikorpi el Finnlando, kiu transprenis dekon da atestiloj por la diligentaj finnaj kandidatoj, ekzameniĝintaj dum la UK en Rejkjaviko kaj dum la Itala Kongreso en Kastelaro.
Okazis ankau la lasta KER-sesio de tiu ĉi jaro, nome dum la 10-a Ĉina Esperanto-Kongreso en Zaozhuang, Shandong-provinco, kie 20 azianoj (19 chinoj kaj 1 koreo) trapasis la ekzamenon. La sesion gvidis distance Katalin Kováts, simile al la tutmonda ekzamenproceduro. La loka reprezentanto kaj chiofaranto estis profesorino d-ino Gong Xiaofeng (Arko). La kongreson partoprenis 300 esperantistoj el 28 provincoj en Chinio, kaj el Japanio, Koreio, Italio kaj aliaj landoj. La du plej allogaj eventoj okazis la 16-an de novembro: la inaŭguro de Internacia Esperanto-Muzeo en la Universitato de Zaozhuang antautagmeze kaj la KER-ekzameno posttameze.
Laŭ la raporto de s-ino Arko la oficejo pri internacia komunikado de la loka universitato donis nekredeble multe da atento kaj helpo por la presado de la testoj kaj por organizaj laboroj. Ĉina Radio faris intervjuon, kaj pluraj chinoj esprimis sian deziron trapasi la ekzamenon venontjare. Menciindas, ke apud la chinaj kandidatoj, kiel la sola eksterlandano submetighis al la testado Lee Jungkee, estrarano de UEA.
KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1442