Juna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marcek el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoricha eldonado. Stano Marcek eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro 2013 aperos antaù jarfino. En 2014 aperos 4 numeroj. Juna Amiko disponas je granda skipo de kunlaborantoj, entute 12 personoj, kelkaj el ili havas regulan rubrikon, aliaj sendas paghon laù emo. La antaùa redaktoro Stefan MacGill plu kunlaboros ene de la skipo. Stano Marcek ne nur laboras per plej modernaj kaj profesiaj teknikoj, sed esploras pri kontaktoj kun retaj lernpagharoj. Plie prezentighas eblo havis retajn ekzercojn lige kun la enhavo de la revuo.
La prezo de la abono por unu jaro: Al A-landoj : 16 Euro. Al B-landoj : 11 Euro (rabato ekde mendo de 3 ekzempleroj)
La abonopago iru al: UEA per konto de Juna Amiko : juna-l
La adreso por aboni la revuon: Sébastien Cyprich, Pollando,
La adreso de la redaktoro :