S-ro Liu Jian, veterana esperantisto, fondinto de Guangdong-a Esperanto-Movado kaj kreinto de la Guangdong-a Esperanto-Asocio, forpasis en la 18-a de novembro en sia aĝo de 100 jaroj.
Liu Jian eklernis la lingvon en la 1930-aj jaroj kaj dumvive laboris kiel disvastiganto de Esperanto. Li estas iniciato de la E-asocioj de la provinco Guangdong kaj la urbo Kantono en la suda parto de Ĉinio. Dank' al lia klopodado la guangdong-a E-movado sukcese disvolviĝis kaj properiĝas. Lia forpaso estas granda perdo por Esperanta movado en la suda Ĉinio.
Okazos ceremonio por funebri pri s-ro Liu Jian la 24-an de la kuranta monato en Kantono.
Redaktoro: Xie Ruifeng - El Popola Ĉinio