Hieraŭ (15-a de decembro 2013) estis la Zamenhofa Tago, plej grava tago en esperantujo, kiel naskiĝtago de Zamenhof do bona okazo por festi kune, kaj mi ĝin celebris ĉe la Torina Esperanto Centro kiu samtempe festis sian Centjariĝon.
Honeste mi devas diri, ke mi alvenis nur malfruete maltrafante prelegon de profesoro Davide Astori, de Universitato de Parma, sed mi havas bonan kialon: mi estis ĉiĉeronanta milananon tra Torino (laŭ mi
sufiĉe inda kialo), sed poste oni diris al mi, ke la prelego de Astori pri la raportoj de Zamenhof kun la politikistoj estis mallonga sed interesa (pli mi ne povas diri pro korekteco). Poste prelegis Nico
Huurman el Nederlando, kiu estas estrarano de TEJO, kaj li estis la ununura, kiu prelegis en Esperanto kaj ne en la Itala, li parolis pri lingvaj rajtoj, montrante la diversajn eblecojn de lingvaj rajtoj kaj
devoj, eblecojn pli aŭ malpli facile aplikeblajn kaj rajtojn kaj devojn de la parolantoj kaj de la oficiistoj en iu ŝtato; kaj la prelego ĉefe enfokusigis eŭropan, italan kaj piemontan situacion, kaj ekzakte pri tio
mi ricevis "moralan baton" ĉar, kiam la preleganto demandis, ĉu ni aprobus eblecon en regiono Piemonto uzi ankaŭ la Piemontan en oficialaj medioj, ne nur la Italan, la plejmulto bedaŭrinde kontraŭis... La afero, laŭ mi, evidentas, ke ofte ni, parolante pri rajtoj, konsideras nur nin mem, kaj do ni tuj pretus defendi nian denaskan lingvon, aŭ la lingvon, kiun ni plej bone regas, ankaŭ ĉar subteni minoritatan lingvon kunportas elspezojn kaj devojn; sed se hodiaŭ malaperantas la Piemonta, morgaŭ malaperos la Itala, laŭ tiu ĉi direkto. Iam iu Itala profesoro pri Itala lingvo, parolante pri la minoritataj lingvoj en Italujo kaj ebleco ilin uzi en lernejoj, forte kontraŭis, dirante, ke aŭ tiaj lingvaj estas vivaj do ili ne bezonas esti instruataj, aŭ ili jam mortas do ilia instruado samas al instruado de Latina lingvo; sed post tia pensado mi ne komprenas do kial ni devus kontraŭi uzadon de la Angla en italaj universitatoj! Klare ni kontraŭas ĉar lingvo, kiu ne havas ŝtatan subtenon ne havas forton pretervivi en nuntempa mondo, do se ni tiom forte kantas justecon de lingvaj rajtoj en niaj esperantistaj himnoj, ni devus komenci defendi niajn minoritatajn kaj regionajn lingvojn!
Kaj post tia piemontkora alvoko al defendo de regionaj kaj minoritataj lingvoj mi povas denove paroli pri la prelegoj, ĉar post la prelego de Nico Huurman estis du pliaj prelegoj en la Itala.
Nanni Sallio parolis, kiel prezidanto, nome de Pacstudcentro Regis Sereno, kiu gastigas TEC-on en sia sidejo de strato Garibaldi, kaj lia prelego estis mallonga rakonto pri historio de tia Pacstudcentro, kun
partikulara atento je estontaj projektoj, kiel la kinejo, kiu ĵus estas rebonigita, aŭ volo kunlabori en projektoj kun TEC, volo kiu ne falos en forgesujon. Finfine parolis Fabrizio Pennacchietti, kiel prezidanto de TEC, por rememorigi tiun lastan jarcenton listigante la geesperantistojn, kiuj dum la jarcento pasis aŭ restis en la Torina Esperanto Centro, kaj la listo vere estis bunta kaj longa dum cent jaroj da historio (bedaŭrinde la filmisto decidis tion ĉi forlasi...).
Por inde fini la solenaĵon estis kanto de La Espero, post malbone funkcianta provo kontakti ĉeĥajn geamikojn en Praĥo, kiuj samtempe estis festantaj Zamenhofan Tagon.
Post ĉio tio estis spaco por abunda neperdinda staranta manĝado kun tre riĉa kaj bunta mangaĵaro da bongustaĵoj, kaj belega jarcenta kuko reprezentanta TECan simbolon: Torina virbovo kaj flago de Esperanto, digna kaj dolĉa fino de bela Centjariĝo kaj Zamenhofa Tago!